PIV · 3692
★ekzist/i
★ekzist/i (ntr) Efektive k nune esti: ne kredas ŝtelisto, ke honestaj ekzistas Z; kie lumo ekzistas, ankaŭ ombro troviĝas Z; ankaŭ por diablo tondro ekzistas Z; ekzistas ezoko, ke fiŝetoj ne dormu Z; ekzistas urbanoj, kiuj neniam vidis kamparon B; naivuloj jam ne ekzistas Z; ne ekzistas homo sen kulpo Z; la Delegacia Komitato por mi ne plu ekzistas Z; ne ekzistas Dio krom vi X. ☞ esti, vegeti, vivi.
ekzisto. La fakto, ke io ekzistas.
ekzista. Rilata al ekzisto: ∆ ekzista kvantizanto.
ekzistado
1 La longe konstatebla fakto, ke io ekzistas: ni batalas ne pro la formo, sed pro la ekzistado de lingvo internacia Z; ili neis la ekzistadon de la Eternulo Z; tiu virino komencis la batalon pro ekzistado por si k sia infano Z; (io) tiel grava, kiel estas ekzistado fizika k trankvileco morala Z.
2 Vivmaniero de homo sur tero: rimedoj por ekzistado B; akiri ekzistadon por si k por aliaj Z; treni sian malesperan ekzistadon Z; konstrui sur diletanteco sian fizikan ekzistadon estas nefareble Z.
ekzistismo, ekzistadismo. Φ Doktrino, laŭ kiu la homo, kies ekzisto estas komence preskaŭ nur metafizika, kreas sin mem per la elekto inter la diversaj eblaj agoj k per la plenumado de tiuj agoj; por tiu skolo, ekzisto antaŭas esencon. Sin. ekzistencialismo. ☞ Sartro.
ekzistaĵo. Estaĵo: vivaj ekzistaĵoj; homaj ekzistaĵoj; mi ekstermos de sur la tero ĉiujn ekzistaĵojn, kiujn mi kreis X.
ekzistigi. Fari, ke io, iu ekzistu: multe da arto k penoj estis eluzita, por ekzistigi lin Z (statuon).
kunekzisti. Ekzisti en la sama tempo aŭ loko: malamo povas ja kunekzisti kun amo en unu animo; Ⓚ kunekzistantaj fazoj.