← Reen al E

PIV · 3691

★ekzil/i

ekzil/i (tr) Forsendi definitive iun el lia patrujo per juĝa dekreto aŭ per ordono de la regnestro: Atenanoj ekzilis Temistoklon; neniun ni ekzilu, ĉar malpia estas la ekzilo!; tiel la reĝo de Asirio kondukos la ekzilitajn Etiopojn X. proskribi, elpeli, elpatrujigi.  ekskomuniki.
ekzilo. Forpelo el la patrujo: kondamni al ekzilo; vi punis lin per ekzilo X.
ekzilejo. Loko, kie loĝas ekzilito: la ekzilejo de Ovidio estis barbara loko.
ekziliĝi. Foriri en ekzilon.