PIV 2026 · Artikolo 3612
ekskomuniki
ekskomuniki tr
1 KRIS forpeli iun el la eklezio.
2 (figurasence) solene forpeli iun el iu grupo: li estos ekskomunikita el la komunumo de la reenmigrintoj MT
ekskomuniko ago de iu, kiu ekskomunikas: sub minaco de ekskomuniko FK ➞ anatemo.