← Reen al E

PIV · 3611

ekskluziv/a

ekskluziv/a
Tia, ke ĝi ne akceptas ĉion aŭ ĉiun alian pro neakordigeblo: la lingvo havas grandegan k preskaŭ ekskluzivan rolon en la diferencado de la gentoj Z; ekskluziva societo, privilegio, rajto de kopio, superregado de la ĉefaj lingvoj.
Eksterlasanta aŭ formetanta la menciitan aferon: la prezo de la manĝo estas ekskluziva je (aŭ de) la vino; ambaŭ teorioj ne estas reciproke ekskluzivaj. inkluziva.
ekskluziv2e
Neakceptante ĉion alian pro neakordigeblo: pli ol mil homoj parolis inter si ekskluzive nur en neŭtrala internacia lingvo Z; fordoni min plene k ekskluzive al miaj amataj idealoj Z; ili apartenas ekskluzive al mi Z; havi sencon ekskluzive aktivan; uzi E-on ekskluzive por celoj praktikaj Z. nur, sole.
Eksterlasante la menciitan aferon aŭ limon: ni lernis ĝis la 9a ĉapitro ekskluzive; la bileto validas por 20 tagoj ekskluzive je (de) la dimanĉoj. ekster, krom.
ekskluzivi (tr) Eksterlasi kiel neakordigeblaĵon: ateismo ne ekskluzivas bonmorecon; la prezo de la manĝo ekskluzivas la vinon; la bileto estas nepre persona k ekskluzivas la transdonadon al alia persono. escepti, forigi, kontraŭi, malpermesi.  enhavi, allasi.
ekskluziveco. Eco de io ekskluziva: filmo prezentata en ekskluziveco; ekskluziveco de procedo.
ekskluzivema. Dezira forfermi (societon ks) al aliaj personoj: ekskluzivema klubo, mondumo; snoba ekskluzivemo.
ekskluziviga. Ekskluzivanta unu el la ebloj: se la libereco fariĝos por ni tro ĝenanta, tiam […] la L.K. donu al ni por tiu ĉi demando ian ekskluzivigan decidon Z.