← Reen al I

PIV · 6585

inkluziv/a

inkluziv/a. Enhavanta en si, kiel parton de tutaĵo: la prezo estas inkluziva de la sendkostoj; inkluzivaj hotelprezoj (entenantaj ĉion). ekskluziva.
inkluziv2e. Enhavante la koncernan aferon aŭ limon: mi forestos de lundo ĝis ĵaŭdo inkluzive (enkalkulante ĵaŭdon); ekzistas diversaj aŭdaj signoj inkluzive de la parolo (inter kiuj estas la parolo); paĝoj 7 ĝis 23 inkluzive (inkluzivante la paĝojn 7an k 23an); li donis al David ankaŭ siajn militajn vestojn, inkluzive sian glavon Z.
inkluzivi (tr) Klaresprime enhavi en si: tiu prezo inkluzivas la manĝojn k la trinkaĵojn; akcepto en la asocion inkluzivas la voĉdonrajton. Sin. inkludi. ekskludi, implici.
inkluzivo. Ago, per kiu oni inkluzivas ion: la inkluzivo de tiuj rezervoj en la kontrakto.
inkluzivaĵo. Io inkluzivita.