PIV · 4068
★escept/i
★escept/i (tr) Apartigi k lasi ekster elnombrado, asertado, pridiritaĵo: la mortigistojn oni esceptis el la amnestio B; escepti iun el komuna leĝo; se ni esceptos ian kriantan erarpaŝon, ĉiu devas konsenti, […] ke Z; celadon al Lingvo Internacia ne devas escepti eĉ la plej varmega blinda ŝovinismo Z; ĉia konkurado estus por ĉiam esceptita Z; la pentantoj estu esceptataj el la ŝtiparumo. ☞ ekskluzivi.
escepto. Io esceptita: tiu ĉi formo estas ne tre necesa escepto el regulo Z; fari propravole escepton por tiuj tri regnoj mi ne konsilus Z; «krom» per si mem esprimas nek escepton, nek aldonon Z; ili tute ne prezentas ian escepton Z; ne ekzistas regulo sen escepto Z; la reĝo kunvokis ĉiujn judojn sen escepto X; ĉiuj estos punitaj kun escepto de vi.
escepta. Prezentanta escepton; eksternorma, eksterordinara: en tiaj esceptaj okazoj; li okupas gravan postenon pro siaj esceptaj kapabloj; en momento de escepta sincereco.
escepte
1 En escepta okazo: mi kuracas la okulmalsanojn nur escepte.
2 Ekskluzive nur; esceptante ĉion alian: mi min okupas escepte de malsanoj de okuloj Z; escepte por vi, alte estimata sinjorino, mi nepre oferus mian liberecon k edziĝus Z; tiuj sovaĝuloj nutras sin escepte per kreskaĵoj Z. Rim. Por eviti la miskomprenojn, estas konsilinde uzi en la unua senco esceptokaze k en la dua ekskluzive.
escepte de. Kun escepto de; ekskluzive de: li pardonis al ĉiuj, escepte de sia filo. ☞ krom, ekster, flanklasi.
escepte se. Krom se; sed ne se: mi venos, escepte se pluvos.
senescepte. Nepre, absolute; ne farante, ne havante escepton.