PIV 2026 · Artikolo 11234
★okazi
Derivaĵoj en la artikolo 19
★ okazi ntr
1 estiĝi hazarde aŭ akcidente en iu loko aŭ tempo: inter pokalo kaj lipoj povas multe okazi Z diru do, kio okazis plue? Z la infano rakontis naive ĉion, kio okazis al ŝi FE hazarde okazis, ke li genuis tuj apude de fraŭlino Klaro Z facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon Z se okazos, ke li mortos, tuj telegrafu se okazus, ke Dio prenus al si ŝian animon! en la posttagmezo antaŭ la okazinta hommortigo Z
2 estiĝi pro ies volo en iu loko aŭ tempo: la internacia teatro-festivalo estonte okazos ĉiun duan jaron LSt la laboroj okazos laŭplane en la dua duono de 2001 MuB ➞ aperi, havi lokon, estiĝi.
okaza renkontata aŭ okazanta ekster ĉia sistemeco: okaza komplimento ne iras al testamento ne indas heredaĵon Z ĉiu lingvo natura konstruiĝis blinde, per amasiĝado de pure okazaj cirkonstancoj Z kvankam li silentas, Okazaj vortoj tamen al mi montris, Ke Z
okaze
1 en tia okazo; ĉe la okazo: okaze de tio, mi deklaros, ke mi okaze uzos vian afablan permeson
2 pro la okazo: oni iluminaciis okaze de la nacia festo
3 senplane; hazarde: okaze ni renkontis en la vojo Aktorojn Z sistemo da sonoj, kiu konstruiĝis okaze kaj senkonscie Z li eniris okaze en la saman gastejon B
okazo
1 io, kio okazas: stranga okazo min trafis Z vi tremas pro okazo la terura Z la okazo konfirmis la suspekton la interligo de la okazoj ➞ akcidento, epizodo, evento, incidento, sperto, fariĝo, travivaĵo.
2 difinita aparta cirkonstanco: en plej bona okazo ni povos alveni nur noktomeze en tiaj okazoj ni uzus la finiĝon «n» FE por tre multaj okazoj ambaŭ esprimoj ŝajnas al mi egale bonaj por la okazo, se iu volos Z forlasi iun sufikson ni povas nur en tiaj okazoj, se la neceseco de la sufikso estas iom duba Z en tiuj tre maloftaj okazoj, kiam ni efektive povas timi malkompreniĝon Z la komitato mem, kiu — en ekstrema okazo — povus ĉiam submeti la aferon al la komuna kongreso Z
3 favora aŭ helpa cirkonstanco, kiu ebligas fari ion: okazon kaptu ĉe l’ kapo, ĉar la vosto estas glita Z fordormi la okazon Z tiaspecan okazon mi ne volas preterlasi Z li atendas, ke la okazo venu al lia nazo Z okazo kreas ŝteliston Z la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo Z mi uzas nun la bonan okazon, por esprimi Z uzante la okazon, mi sciigas, ke Z ĝi donis al ni la okazon turni la atenton de niaj amikoj sur Z li havis la okazon vidi la Hispanan marbordon Z mi ne havis okazon paroli esperante kun fremduloj B estus al mi agrable, se Vi volus ĉe okazo komuniki mian leteron ankaŭ al Z
okazaĵo io okazinta iom hazarde: la «leĝo de la akcento» eĉ ne estas ia misteraĵo, kaj estas simpla okazaĵo Z
1 Per la participaj sufiksoj oni povas precizigi la tempon: tio estis grava okazantaĵo Z Mordeĥaj priskribis ĉiujn tiujn okazintaĵojn, kaj sendis leterojn MT ĝi estis granda okazintaĵo kaj beno por la lando Z ni ĉiuj febre atendas la okazontaĵon
okazejo loko, kie io okazis aŭ okazas: la okazejo de la murdo la okazejo de la ribelo atendis ilin kvin okazejoj tra la domo salonoj kun diversaj distraĵoj OE la okazejo de tiu videoludo estas la dua mondmilito Ko
okazigi igi ion okazi: la societo okazigis kongreson en la pasinta monato tiu katastrofo okazigis la morton de tridek pasaĝeroj
aliokaze en alia (eventuala) okazo: la junuloj kiuj montriĝos altkvalitaj — ĉu dum batalado, ĉu aliokaze — devos ricevi honoron DBr niaj interesoj — aliokaze tiel malsamaj — tie ĉi escepte povus trovi komunan punkton SJo pri mia balbutado mi rakontos aliokaze alifoje KuK mi devis frenezigi aliulojn, aliokaze ĉar se mi tion ne farus mi estus mortpikota SSz
bonokaze pro feliĉa okazo: ĉu vi ne havas iom da mono por pruntedoni al mi ?
Mi havas.
Ha, kiel bonokaze Z
Mi havas.
Ha, kiel bonokaze Z
ĉi-okaze je ĉi tiu okazo: ni kreas aĵojn neekzistantajn en la realo (ĉi-okaze la gamon) SSz pli saĝe estus repuŝi lin... sed ĉi-okaze ĉi-foje mi ne povus venĝi min FDi
ĉiaokaze kia ajn estas la okazo: mi ne scias ankoraŭ, ĉu mi povos veni: ĉiaokaze mi skribos al vi morgaŭ neniu scias, kiom la sumoj pligrandiĝos. Ĉiaokaze la koston pagos la japana popolo IsT transirante al nova temo terure! Ĉiaokaze, mi plej sincere dankas vin CPi Sin. ĉiel ajn 2.
ĉiuokaze je ĉiu okazo: ĉiuokaze li rakontadis sian malsaniĝon
esceptokaze en escepta okazo: donacetoj al poŝtisto estas kontraŭleĝaj: nur esceptokaze ili estas permesitaj JMI
interokazaĵo incidento.
krizokaza uzota en okazo de krizo: krizokaza masto krizokaza velo
kunokazi okazi samloke aŭ samtempe: Glasgovo, kie kunokazas la 85a Brita kaj la 98a Skota Kongreso de Esperanto OE lia vizito feliĉe kunokazas kun la vizito de onklo Schwalbach HLu
laŭokaza dependa de okazo; varianta laŭ la okazoj aŭ laŭ tio, kio efektive okazas: laŭokazaj kunlaborantoj de gazetaro ULi pretiĝis laŭokazaj, diverslingvaj informiloj RE! transporteblaj lignaj amfiteatroj, konstruitaj laŭokaze por diversaj spektakloj LiZ ➞ eventuala.
lim1okazo okazo troviĝanta ĉe la limo inter la kampoj de du reguloj, leĝoj k.s., el kiuj jen unu jen la alia povus aplikiĝi: tio estas limokazo inter murdo kaj senintenca mortigo
samokaze en la sama tempo, uzante la saman okazon: mi nun hejtados la fornon tagmeze, kaj samokaze mi kuirados iom da varma manĝo Z
tiuokaze je tiu okazo: la alia teatraĵo prezentita tiuokaze en Bulonjo estis la komedieto de ILa li rezistos; tiuokaze se li rezistos li sendube pereos LiZ