PIV · 7650
★kaz/o
★kaz/o
1 Λ Kategorio (ekzistanta en diversaj lingvoj), al kiu apartenas subst., pron. aŭ adj. laŭ sia sintaksa funkcio; ekz. en L. la vortoj hominem k homines apartenas al la kazo «akuzativo»: latino havas ses kazojn; ekzistas tamen okazoj, kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj Z. ☞ deklinacio, akuzativo, ablativo, dativo, genitivo, instrumentalo, lokativo, nominativo, prepozitivo, vokativo.
2 ⚖ Difinita, aparte studinda okazaĵo: la leĝo ne antaŭvidis tiun kazon; difini jurajn sankciojn en konkretaj individuaj kazoj. ☞ kazuo.
3 ⚕ Manifestiĝo de malsano, konsiderata ĉe difinita individuo: ne ekzistas du identaj kazoj; tio estas kuranta kazo de gripo; benigna, maligna kazo.
militkazo ⚖ Ago, kiu per si mem povas pravigi militproklamon (casus belli).