PIV · 2907
deklinaci/o
deklinaci/o
1 Λ Aro de la kazoj, kiujn alprenas difinita klaso de subst-oj, adj-oj aŭ pron-oj en fleksiaj lingvoj: la latino havas kvin deklinaciojn por la substantivoj; la kreado de lingvo regula, kun unu deklinacio Z. ☞ konjugacio.
2 🔭 Angula distanco inter stelo k la ĉiela ekvatoro; ĉiela latitudo.
3 ⚓ Angulo inter la magneta meridiano k la geografia meridiano en iu punkto de la tersurfaco: deklinacio mezureblas per la angula devio de la kompasa montrilo E aŭ U de la geografia nordo.
★deklinacii Λ (tr) Eldiri la kazaron de difinita vorto.
nedeklinaciebla Λ Senfleksia, havanta la saman formon en ĉiuj uzataj kazoj.