← Reen al D

PIV · 2908

★dekliv/o

dekliv/o. Ne horizontala supraĵo de grundo, vojo, planko k.a.: loĝis iu Levido sur la deklivo de la monto de Efraim X; laŭ la milde leviĝanta deklivo en la preĝejon iris reĝoj k reĝinoj Z; ĝardeno kun forta deklivo; kruta deklivo de duno; deklivo de la kontinenta marĝeno (inter la kontinentaj breto k la glaciso, de ĉ. -200 m ĝis -4000 m); vestibla deklivo de la heliko; transversa deklivo (en vojkurbo, altigo de la ŝoseo al la ekstera flanko – al la granda cirklo – por faciligi la venkon super la centrifuga forto k la defluon de la surfacakvo).
dekliva. Prezentanta deklivon: dekliva ebeno, vojsekcio, montpaŝtejo. kruta.
deklivi (ntr) Esti dekliva.
deklivaĵo Io, kies supraĵo prezentas deklivon. digo, remparo, taluso.
dekliveco. Eco de io dekliva: angulo de dekliveco.
ŝarĝodeklivo. Dekliva planketo, ofte formovebla, ebliganta la (mal)ŝarĝadon de veturilo.