PIV 2026 · Artikolo 15326

taluso

Litero T

taluso TRAF
1 deklivo donita al fosaĵo, tranĉeo aŭ terplenigaĵo.
2 artefarita altaĵo el tero aŭ rokpecoj, sur kiu pasas trafikvojo: supraĵo de taluso eĝo de taluso relvoja taluso ➞ tranĉeo; talusflanko.
talusa rilata al talusoj: talusa piedo
talusi tr
1 konstrui taluson.
2 doni al ŝakto, vojo, strato aŭ taluso certan oblikvan klinon rilate la horizontalon. ➞ deklivo.