← Reen al T

PIV · 15898

tranĉe/o

tranĉe/o Z
Longa fosaĵo, ĉ. 2 m. profunda, kun la tero reĵetita antaŭen por formi specon de parapeto, uzata sur batalkampo por ebligi sekuran cirkuladon k ŝirmitan pafadon: fosi tranĉeon; reto da tranĉeoj; unualinia tranĉeo; komunika tranĉeo.
🏠 Kavo en la tero, fosita por enmeti la fundamenton de muro, planti arbon, meti fervojon aŭ straton kc.