← Reen al T

PIV · 15899

★trankvil/a

trankvil/a
(iu) Havanta neniajn zorgojn, nenian timon antaŭ la estonteco, nenian bedaŭron pri la pasinteco: kiu min aŭskultas, estos trankvila k ne timos malbonon X; estu trankvila, mia tuta ŝuldo estos baldaŭ pagita al vi Z; ĝentila k trankvila, kun koro el oro Z; vi estas trankvila pri via morgaŭa tago Z; konscienco trankvila estas bona dormilo Z; lasu min trankvila! Z; ne lasu min trankvila, kiam venos la nokto – turmentu min per teruraj sonĝoj! Z; (analoge) ŝia voĉo havis sonon certecan k trankvilan Z; ambaŭ havis trankvilan dormon Z; almenaŭ morton havos mi trankvilan Z. serena.
(io) Libera de ĉia ekscitiĝo, pasio, kolero: ŝi aŭskultis la trankvilan spiradon de la infano Z; al mia trankvila k tute natura sciigo responde vi skribis al mi akre Z; por ke la diskutado pri ili en la Kongreso estu trankvila […] Z; kelkaj E-istoj tute ne estas kapablaj por trankvila diskutado Z.
(io, f) Tia, ke ĝi havigas nek timon nek zorgon: en trankvila vetero ĉiu remas sen danĝero Z; akvo trankvila estas akvo danĝera Z. kvieta.
trankvile. En trankvila maniero:
kiu iras trankvile, iras facile Z; kiel stari trankvile kontraŭ tiom malfeliĉoj? Z; dormu nun trankvile Z; trankvile nun atendu la revenon de la sendito Z; ĉu mi trankvile tion ĉi toleru? Z; ne sciante, ĉu la lingvo ne subite aliiĝos, ni ne povis trankvile labori Z; la milita estraro min liberigis, mi restas en V. k daŭrigos trankvile laboradi por nia afero Z; li ripozu trankvile! Z;
mi denove trankvile, k ne ofendante vin persone, klarigis […] Z; ne rapidu, trankvile decidu Z.
trankvilo. Stato de io, iu trankvila: kiu garantias, trankvilon ne scias Z; post dorma trankvilo venas bona konsilo Z; (kiu procesas) ne havas trankvilon Z; lia koro neniam ĝuos trankvilon B; (fantomo!) se per ia bona faro al vi trankvilon povas mi alporti, parolu Z; la infanoj donas al la homoj momenton de forgeso k trankvilo B; trovi trankvilon en la penso, ke […].
trankvileco. Eco de iu, kiu konservas trankvilon: ŝi diris kun devigita trankvileco; vi mem ne farus kun anima trankvileco tielan maljustaĵon Z; pro via propra trankvileco eble estos bone, se vi formetos […] Z; pli bona estas seka peco da pano sed kun trankvileco, ol domo plena de viando kun malpaco X.
trankviligi. Fari iun trankvila: generalon S. vi povas trankviligi, ke mi ne intencas elpaŝi […] Z; mi rapidos nun trankviligi la amikojn, kiuj atendas sopirante Z; la vortoj de la kuracisto trankviligis la malsanulon B; trankviligi la malpaciencajn B; (analoge) trankviligu por momento vian miron Z; ni tiam penos per venĝo trankviligi vian koron Z.
trankviligaĵo. Medikamento, kiu trankviligas la cerbon.
trankviliĝi. Iĝi trankvila:
Gertrudo, vi trankviliĝu, vi nenion timu! Z; la princo trankviliĝis subite Z; ankaŭ inter tiuj popoloj vi ne trankviliĝos, k ne estos ripozo por via piedo X; (analoge) animo mia grade trankviliĝos Z;
sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado, ho mia kor’! Z; mi esperas, ke ĉio baldaŭ trankviliĝos Z; nun mia urbo jam trankviliĝis Z (post ribelo).
maltrankvila
Sentanta mensan necertecon, timon aŭ bedaŭron: pli k pli maltrankvila fariĝis Sara pro tiu gajeco de sia edzo Z; ŝajnas al mi, ke mi vane estas tiel maltrankvila Z; (analoge) la du pastroj faris maltrankvilan movon B; maltrankvile atendi respondon.
Plena de ekscitiĝo, pasio, kolero: la sekvanta tempo estis tre maltrankvila Z; ho mia kor’, ne batu maltrankvile! Z.
maltrankvilo, maltrankvileco. Stato aŭ eco de iu, io maltrankvila: en ĉiu animo estis turmenta maltrankvileco Z; nokta mallumo, kiu pligrandigas la malgajecon k maltrankvilecon aliformigas en timegon Z; tiuj noktoj plenigas la animon per nekomprenebla maltrankvileco Z.
maltrankviligi. Fari iun maltrankvila: lin maltrankviligis io Z; malbona antaŭsento, kiu virinon eble maltrankviligus Z; ekzistas pensoj maltrankviligantaj Z; maltrankviligata de multaj pensoj Z.
maltrankviliĝi. Iĝi maltrankvila: ne timu k ne maltrankviliĝu Z; de kio do mi maltrankviliĝus?.
retrankviliĝi. Esti denove trankvila post ia emocio, iaj zorgoj: Moor (ektremas, retrankviliĝas, indiferente) Z; en la unuaj tagoj mi estis tre ĉagrenita, sed nun mi tute retrankviliĝis Z; ho animo mia, retrankviliĝu! Z.