← Reen al S

PIV · 14070

seren²a

seren2a
Tia, ke ĝin malkvietigas nenio: serena (sennuba) frosta vetero Z; estis trankvila, serena vespero Z; serena (senventa) maro; serena ĉielo B; en serene verda somera tago Z.
(f) Tia, ke ĝin maltrankviligas nenio: junaj homoj kun serenaj aŭ serioze meditantaj vizaĝoj Z; serena voĉo, rideto.
sereneco. Eco de io, iu serena: nenio konfuzis lian serenecon.
serenega. Honora epiteto de iuj princoj aŭ suverenoj: Lia serenega Alteco (princo de Monako); la Serenega Respubliko (Venecio).
serenigi. Igi serena: sed kiu do la reĝon serenigis? Z; la serenigitan de la morto noblan vizaĝon Z.
sereniĝi. Iĝi serena: la vizaĝo de la rabeno tute sereniĝis Z; lia frunto sereniĝis B.
malserena. Malkvietigita aŭ maltrankviligita de io: malserena kolermiena malliberulo Z; malserena domo Z; kun sekaj k malserene flamantaj okuloj Z; vi blasfemas, malserene murmuris la rabeno Z.
malserenigi. Igi malserena: alproksimiĝanta tempesto malserenigis la ĉielon.