PIV 2020 · 16707
★voj/o
★voj/o
1 Tiu spaco, sur kiu iu aŭ io sin movas, irante de unu loko al alia: la rekta linio estas la plej mallonga vojo de unu punkto al alia; transporti varojn per la akva vojo; aviadila vojo de Parizo Londonon; transportoj per aer-, fer- k ter-vojo; trabori al si vojon en la densa arbaro.
2 Plej taŭga irejo, uzata aŭ intencata inter du lokoj: montri al iu la vojon al la vilaĝo; demandi pri la vojo al ies domo; trovi sian vojon en granda urbo; iri sian vojon Z; perdi la ĝustan vojon; la fotografaĵoj perdiĝis en la vojo Z; li elektis la pli malfacilan, sed pli mallongan vojon; ŝia vojo kondukis preter la domo Z; aroka vojo (kiu krucas la plej uzatajn direktojn); (f) interplektiĝas la vojoj de la mineralogio k de la geofiziko; ili jam de longe iris la vojon de ĉio tera (mortis). ☞ itinero.
3 Tiu parto de tia irejo, speciale preparita por faciligi la marŝon aŭ veturadon: la vojo fariĝis ĉiam pli mallarĝa Z; pavimita, makadamita vojo; kava vojo (sub la nivelo de la ĉirkaŭaj kampoj); veturebla vojo; publika, intervilaĝa, ŝtata vojo; anstataŭa vojo (ĉirkaŭa vojo, provizore trudata anst. la normala, riparata aŭ obstrukcita); kuniĝo, disforkiĝo de vojoj; Romanaj vojoj; multe trapasata vojo; kiu ĉe l’ vojo konstruas, tiun ĉiu instruas Z (pf); meti trabojn sur la vojo Z (f: malhelpi); malfermi vojon (f: prezenti novan eblaĵon). ☞ ŝoseo, pasejo. ➞ vojforko, vojiri, vojlaboristo, vojrando, vojstreko.
4 Vojiro: nur por li ŝi entreprenis la longan vojon Z; laca de la vojo Z; bonan vojon!; mastro en vojo, servantoj en ĝojo Z.
5 (f) Agmaniero, rimedo, por aliri al io celata: iri laŭ la vojo de la justo X; reveni sur la vojon de la prudento B; li la unua ekiris la vojon al lingvo internacia; ŝi trovis la vojon al mia koro; longa estas la vojo ĝis la perfekteco; per natura vojo de imitado Z; kie estas volo, tie estas vojo Z; la historio prilumu la vojon irotan Z; la ideo de L.I. povas esti realigata per alia vojo Z; la celo povas esti atingita per du vojoj Z; jen la plej bona vojo por riĉiĝi B; ב nesekveblaj estas Liaj vojoj! N (la intencoj de Dio).
6 Ⓣ Tiu parto de la spaco, kiun trairas moviĝanta korpo: la vojo de rivero, de ŝipo, de planedo, de obuso; la vojo de piŝto en la cilindro; laŭ la vojo de hormontrilo. ☞ kurso, trajektorio.
7 ❤ Irejo, ordinare konsistanta el pluraj anatomiaj elementoj: nervaj vojoj alsupraj (aŭ: cerbocelaj), desupraj (aŭ: perifericelaj); ekvilibraj, akustikaj, optaj vojoj; la supraj spiraj vojoj; la digestaj vojoj; la viraj generaj vojoj.
Vojo. Nomo de kelkaj famaj vojoj 3: la Vojo Sankta (en Romo: de Palatino al Kapitolo; en Jerusalem, al la Kalvario); la Vojo Appia, Flaminia, Aŭrelia (en Italio); (f) la Kalvaria Vojo (reprezento de Krista Pasiono en katolikaj preĝejoj); la Lakta Vojo (Sin. Galaksio).
voja. Rilata al vojo(j), precipe 3: voja administracio, prizorgado, reto, obstrukco.
voji (ntr) Vojiri: hundo bojas, homo vojas Z (oni ne atentu insultantojn).
vojaro. Tuto de la vojoj en urbo, regiono, lando.
vojisto. Tiu, kiu metie konstruas aŭ riparas vojojn.
apudvoja, ĉevoja. Situanta apud vojo: ĉevoja drinkejo; apudvojaj floroj.
ĉefvojo. Grava, tre uzata vojo.
ĉirkaŭvojo. Rondira vojo ĉirkaŭ io; nerekta irado: fari ĉirkaŭvojon, por viziti delasitan kapeleton; (f) kiom multe da malgrandaj ĉirkaŭvojoj li faris, por renkontiĝi kun ŝi! Z.
devojiĝi. Deflankiĝi de la ĝusta vojo: alvenante en la ĉirkaŭurbon, ili devojiĝis k hazarde veturadis; (f) ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis X.
disvojiĝo. Loko, en kiu unu vojo dividiĝas en du aŭ plurajn aliajn: la reĝo de Babel haltis ĉe la disvojiĝo X. Sin. vojforko.
dumvoje. Dum la vojiro: se ili fariĝos tro embarasaj, dumvoje troviĝas ja multe da lokoj, kie ni povas kaŝi ilin Z.
duonvoje. Je la duono de la irota vojo: duonvoje inter Parizo k Orleano.
senvoja. Prezentanta nenian vojon: senvoja lando, plena de marĉoj Z.
subvojo. En kruciĝo de vojoj, tiu el la du vojoj, kiu pasas sub la alia.
supervojo. En kruciĝo de vojoj, tiu el la du vojoj, kiu pasas super la alia.
survoje. Dumvoje.
aŭtovojo ⛗ Larĝa ŝoseo, rezervita por la motorveturiloj, aranĝita kun apartaj enirvojoj k trefkruciĝoj, kun meza dividstrio inter la du inversaj fluoj de veturiloj k du aŭ tri koridoroj en ĉiu direkto.
★fervojo ⛗ Transportsistemo, funkcianta laŭ relo/rado-principo kun sekuriga sistemo pro atingebla granda kineta energio: vojaĝi per fervojo; akcidento de vojo. ☞ funikularo, metroo, tramvojo.
fervoja. Rilata al fervojo(j): fervoja ponto, stacio, tunelo; fervoja vojaĝo; fervojaj biletoj, akcioj.
fervojisto. Iu el la laboristoj, kiuj ebligas la ekspluatadon de vojo.
flosvojo. Akvovojo por floso 1.
glitvojo. Vojo, aranĝita por sledo aŭ deŝovado de arbaj trunkoj ks.
Laktovojo. Galaksio.
landvojo. Granda vojo tra la kamparo: li iris sur la libera landvojo Z; li ordonus ĵeti la malfeliĉan infanon sur la landvojon Z.
magnetvojo ⛗ Transportsistemo, kies veturiloj ŝvebas per magnetforto k estas movataj per lineara elektromotoro.
relvojo 🚂 Bazelemento de relaj transportsistemoj, ebliganta veturilmovojn, konsistanta el subkonstruaĵo (talusoj, tranĉeoj, tuneloj ktp), surkonstruaĵo (balasto, trakoj, trakaparatoj) k pontoj: relvojgardisto.
rundovojo ♜ Vojeto sur supro de fortikaĵo, kie oni faris rundojn.
segvojo, segilvojo Ⓣ La larĝo de kliniĝo de la dentoj dekstren k maldekstren, por ke la segadstreko estu pli larĝa ol la klingo.
segadvojo. Segadstreko.
ŝparvojo. Vojo pli mallonga ol la kutima.
tagvojo X. Tiu vojiro, kiun oni povas fari en unu tago.
tramvojo. Vd tramo.
valvoje. Ire laŭ la valo.
veturvojo. Vojo por veturado: la maro estas granda veturvojo inter la landoj Z.