← Reen al Ŝ

PIV 2020 · 15185

ŝose³o

ŝose3o
Larĝa vojo, konstruita por veturiloj, iom altigita, ambaŭflanke borderita per fosaĵo k kovrita per pavimo aŭ surpremita gruzo.
La centra parto de urba strato, borderita de trotuaroj.
aŭtoŝoseo = aŭtovojo.
surtraka ŝoseo 🚂 Trafikoferto por transporti kamionojn kun aŭ sen ŝoforoj per specialaj trajnoj kun tre malaltaj platvagonoj, por maldensigi surŝosean trafikon.
ŝosea. Rilata al ŝoseo: ŝosea tunelo; ŝosea kovro.