PIV 2020 · 16344
★vagon/o
★vagon/o 🚂 Vojgvidata veturilo, por transporti pasaĝerojn aŭ kargojn: unuaklasa, duaklasa vagono; envagoniĝi, elvagoniĝi.
★vagonaro. Kompleto, konsistanta el ĉiuj vagonoj de trajno, entrafikigita aŭ parkita.
vagoneto. Malgranda vagono, por transporto de materialo en uzino, minejo ks.
transvagoniĝi. Ŝanĝi sian vagonon por alia.
bagaĝvagono. Vagono, destinita por transporti bagaĝojn de pasaĝeroj.
bufedvagono. Vagono, ekipita por ebligi al pasaĝeroj rapidan manĝon.
fridvagono. Varvagono, destinita por la transporto de difektiĝemaj nutraĵoj.
kanguruvagono. Varvagono, destinita por la transporto de duonremorkoj.
kuŝvagono. Pasaĝervagono, ekipita per modestaj kuŝlokoj.
litvagono. Pasaĝervagono, ekipita per litoj.
motorvagono. Vagono, provizita per propraj veturrimedoj: elektra, dizela motorvagono.
motorvagonaro. Vagonaro enhavanta unu aŭ plurajn motorvagonojn.
platvagono. Vagono sen superstrukturo, por la transportado de grandegaj kestoj, maŝinoj, aŭtoj k.a..
poŝtvagono. Vagono, aranĝita por k destinita al ordigo k transporto de poŝtaĵoj.
varvagono. Vagono, destinita por transporti varojn k aliajn kargojn.