PIV · 15877
trajn⁸o
trajn8o
1 Sinsekvo de similaj veturiloj aŭ objektoj irantaj, aŭ (se f) vice irantaj unu post la alia: ŝipotrajno, flostrajno; (f) ondotrajno.
2 🚂 Vagonaro kun lokomotivo, motorvagonaro aŭ alia trakveturil(ar)o kun propra trakcio, laŭplane aŭ laŭordone entrafikigita inter stacioj: eksprestrajno, rapidtrajno, regiona trajno, koneksa trajno, ŝanĝi trajnon.
3 (evi) = transportilaro.
trajnestro. Tiu, kiu respondecas pri la bona irado de la trajno.
subtrajno = metroo.
eksprestrajno 🚂 Trajno pli rapida ol ordinara, kun malpli da survojaj haltoj.
pasaĝertrajno 🚂 Trajno, transportanta nur homojn.
vartrajno 🚂 Trajno, transportanta nur varojn aŭ aliajn kargojn.