← Reen al K

PIV · 7454

karg/o

karg/o Tuto de la objektoj en unu transportujo (ŝipo, vagono, kontenero, kamiono k.a.): la ŝipestro respondecas pri la kargo; enpaka, loza kargo; asekuri kargon; plenkargaj trajnoj; privata kargo (senpage transportata de ŝipistoj); kargo-aviadilo, kargo-trajno, kargo-ŝipo (destinitaj por transporti kargon). frajto, ŝarĝo.  kargomasto, kargokapablo, kargopezo.
kargi (tr) Ŝarĝi transportujon per kargo.
kargado. Ago kargi.
kargejo. Loko, aranĝita por kargado.
kargujo. Ujo destinita por transporto de kargo.
elkargi. Elmeti objekton el transportujo.
malkargi. Malŝarĝi kargitan transportujon.
transkargi. Meti objekton el transportujo en alian.