PIV · 12131
★pez/i
★pez/i (ntr)
1 Fari, pro la altiro de Tero, konstantan premon sur subtenantan objekton aŭ konstantan tiron sur pendigantan objekton: la libro pezas duonon de kilogramo; ĉiu hajlero pezis pli ol 50 gramojn; kiom pezas tiuj valizoj?; mi volas pezi malpli.
2 Sentigi al iu tian premon aŭ tiron: sur ĉeval’ de najbaro la ŝarĝo ne pezas Z; tiuj vualoj pezas sur min; sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj Z; tro pezis la katenoj por rapide iri.
3 (f) Esti preme ĝena, laciga, sufoka: mia mano pezos sur iliaj ŝultroj!; pezas sur (la tero) ĝia krimeco X; malĝojiga sorto pezas sur ili; ŝi provis forgesi la zorgojn, kiuj tiel pezis sur ŝia koro.
4 (f) Havi gravecon, influon: estas homo, kies sola vorto pezas; tiu argumento multe pezis sur mia decido.
★pezo
1 Forto rezultanta de la tera altiro, per kiu la korpoj pezas: fali sub la pezo de io; la pezo, kiun povas elteni ponto; malgranda pezo, sed granda prezo Z; (f) la tondro, kiu kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Z.
2 Mezuro de tiu forto rilate al konvencia unuo: kia estas la pezo de tiu valizo?; doni al iu plenan pezon Z (sen falsado); kuntara (malneta), sentara (neta) pezo. ➞ pezocentro, pezoforto.
3 (f) Peniga suferiga efiko: kurbiĝi sub la pezo de la jaroj; ni portas la pezon de ilia potencado B; senti la pezon de la ĉiutagaj bezonoj Z; sub la pezo de liaj pekoj.
4 (f) Grava influo: oni donas multe da pezo al tiuj frazoj de la komunikaĵo; li havas multe da pezo en la registaraj konsiliĝoj; ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Z.
5 📖 Proporcio inter la larĝo de la plej dikaj strekoj k la larĝo de la blanka interspaco ene de signo: tipara pezo. ☞ grasa, graseta, kontrasto.
specifa pezo ☐ Pezo de volumena unuo de homogena substanco.
peza
1 Havanta ian pezon: aero estas peza.
2 Havanta grandan pezon: peza ŝtono, ŝarĝo, pakaĵo; ŝuoj pezaj kiel plumbo; pezaj radoj krakis obtuze Z; du pezaj larmoj defluis sur liaj vangoj Z; pezaj kanonoj, tankoj; (analoge) peza artilerio, kavalerio; pezaj trupoj, bomb-aviadiloj; Ⓚ peza akvo (oksido de deŭterio D2O); peza oleo (mazuto); (f) ŝi apogis sur la genuoj la videble tre pezan kapeton Z.
3 Tia, ke ĝi falas aŭ frapas kun granda forto: la maro rulis pezajn ondegojn sur la bordon Z; peza maro, ŝtormo; (f) peza bato de la sorto Z; peza kolero X.
4 Malfacile eltenebla de la stomako: peza manĝaĵo, vino (kun alkohola enhavo supera al 14%); (f) pezaj frazoj Z; pezaj ŝercoj.
5 Donanta impreson de premeco, sufokeco: malluma, peza plafono Z; peza ĉielo, atmosfero, vetero; peza, longa dormo Z.
6 Peniga, malfacile elportebla: vi sentigis al via popolo pezan sorton X; via patro faris nian jugon tro peza X; tio faris mian vivon terure peza; pezaj zorgoj; peza tasko; pezaj kondiĉoj; Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Z.
peze. En peza maniero: se mi ŝarĝas vin tro peze, diru! K; estas peze ĝin porti! Z; tio peze kuŝas sur mia konscienco Z.
pezaĵo. Objekto peza, ordinare uzata por difinita celo: la pezaĵoj de horloĝo.
pezeco. Eco de io peza: la pezeco de ŝarĝo, de malbone bakita pano; pezeco de stomako; iliaj kapoj […] leviĝadis kun videbla pezeco Z.
pezigi. Fari ion peza: la pluvego pezigis la velojn; (f) via patro tro pezigis nian jugon X; tiu ĉi sciigo pezigos la korojn Z; tro da adjektivoj pezigas la frazon.
★pezilo. Metalmaso, servanta kiel pezunuo: pezilo de du kilogramoj; uzi falsajn (neegalajn X) pezilojn; kontrolisto de la peziloj k mezuriloj; la pezilaro de pesilo.
kontraŭpezo
1 Maso, kies pezo kompensas aŭ ekvilibras parte aŭ tute unu forton: lifto kun kontraŭpezo; (analoge) radiofonia kontraŭpezo (grupo de konduktodratoj, izolitaj de tero, konektitaj al antena sistemo k uzataj anst. senpera terkonekto).
2 (f) Io, kio tute aŭ parte kompensas alion: oni kreis du konsulojn, por ke ĉiu estu la kontraŭpezo de la alia.
laŭpeze. Kalkulante la pezon: uzi sian manĝaĵon laŭpeze Z; oni manĝos panon laŭpeze (porciume) k en zorgoj X.
malpeza
1 Havanta malgrandan pezon: malpeza sako, ŝarĝo; oro estas pli peza ol fero, pli malpeza ol aero Z; malpeza, kiel plumo; sur malpeza nubo X; malpezaj armiloj; (analoge) malpeza artilerio, kavalerio; malpeza ponteto, balkono (el malpezaj materialoj).
2 Facile digestebla: fari malpezan vespermanĝon; malpeza biero, vino (kun malgrandaj procentoj de alkoholo), nutraĵo.
3 Tia, ke oni facile ĝin elportas: malpeza tasko, devo; malpeza puno, kulpo; mia jugo estas facila k mia ŝarĝo estas malpeza N. ☞ delikata, facila, leĝera.
malpeze. En malpeza maniero: esti nur malpeze ŝarĝita; ŝi malpeze paŝis sur la herbejo; vesti sin malpeze.
multepeza. Tre peza: Laerto (pesanta rapiron en la mano) Tro multepeza, mi alian volas Z; ŝi deĵetus la multepezan kronon Z; (f) la multepezecon de la lingvo mi alskribis al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas Z.
plipezo. Pezo super la normala aŭ preskribita: doni malgrandan plipezon, por plaĉi al la klientoj; via pakaĵo havas plipezon de tri kilogramoj.
superpezi (tr) Havi pli grandan gravecon aŭ influon: ĉu la «kontraŭ» ne superpezas la «por»? Z; la superpezo de la grandaj potencoj en la internaciaj kunvenoj.
atompezo (evi) = atommaso.
egalpezo. Ekvilibro (precipe f): tiuj, kiuj provis rilati al nia ideo kun juĝo memstara, sed sub la influo de diversaj opinioj, perdis la egalpezon Z; reordigi la egalpezon de la havoj Z.
egalpezi (tr) Egali per sia pezo: (via) turmentego ne egalpezus tiujn larmojn Z.
grampezo ☐ (ark.) Mezurunuo de la fizika grando, forto aŭ pezo: ĝi estas la forto, per kiu la maso de unu gramo estas tirata sur determinita loko de Tero. ☞ neŭtono.
kargopezo ⚓ La pezo de kargo, kiun ŝipo kapablas porti.
muŝpeza (pp boksisto) Pezanta ĝis 52,8 kg.
nazopezeco ✈ La emo de aviadilo direkti aŭ sian nazon (antaŭan parton) malsupren aŭ sian voston (malantaŭan parton) supren dum flugado pro malĝusta ŝarĝo.
plumpeza (pp boksisto) Pezanta ĝis 58,1 kg.