← Reen al G

PIV · 5413

★gras/o

gras/o
Facile ŝmirebla k fandebla substanco, kiu troviĝas en la animalaj histoj: ĉe kelkaj ŝafspecoj la graso akumuliĝas en la vosto; konsumi sian antaŭan grason Z (pp vintrodormanta besto; f: vivi el la ŝparitaĵoj). adipo, steato.  grasacido.
Similnatura substanco el aliaj fontoj: margarino estas vegetaĵa, vazelino minerala graso; la graso de la olivarboj N (grasa suko).
🍴 Tiu substanco, uzata en kuirado, industrio: uzi porkan, anseran, grason; kvazaŭ de graso k oleo satiĝus mia animo X; deŝiru la tutan grason el tiu viando; depreni la grason de la buljono (la grasokulojn); fandita graso (ŝmalco). lardo, sebo, butero, margarino, oleo, grivo.
ב Plej delikata nutraĵo, vivigaĵo: Dio donu al vi grason de la tero X.
grasa
Entenanta relative multe da graso: grasa histo, ĉelo; 🍴 grasa nutraĵo, lakto, supo, fromaĝo; grasaj korpoj (oleo, graso ks); (analoge) grasaj acidoj (grasacidoj: Vd acido).
(pp homo, besto) Havanta multe da graso: grasa kiel monaĥo; viaj vizaĝoj estas malpli grasaj ol ĉe aliaj knaboj X; grasa bovo X, anserino Z; grasdika homo Z.
Ŝmirita, pli-malpli kovrita per graso: grasaj haroj; grasa ĉapelo; froti per grasa tuko.
Donanta la impreson de io ŝmirtaŭga k denseca: grasa argilo (gluiĝema, ĉar sen kvarcaj grajnetoj); grasa brilo (pp mineralo), grundo, karbo (Vd karbo); 📖 grasa fasono, tiparo (kun larĝaj strekoj); pentri per grasa peniko (tiel ke la farboj reliefiĝas).
(f) Fekunda, fruktodona, prospera: grasa lando; vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo X; grasaj herboj, paŝtejoj X, rikoltoj; (f) grasa ofico, posteno; grasaj vivrimedoj.
grasi (tr) Ŝmiri, lubriki per (ne fluida) graso.
grasaĉa (pp iu) Deforme grasa.
grasaĵo
🍴 La grasa parto de viando: lumba grasaĵo.
ב Plej bona nutraĵo: la animon de la pastroj mi satigos per grasaĵoj X; festeno el grasaĵoj sukoplenaj X; vi manĝos la grasaĵon de la lando X.
grasaĵa. Prezentanta la konsiston de graso.
graseco
Eco de io grasa.
Eco de iu grasa.
grasega. Ege grasa.
graseta
(pp homo) Iom grasa, kun plaĉa aŭ simpatia aspekto: graseta edzineto.
📖 Kun tipara pezo meza inter ordinara k grasa tiparoj. pezo.
grasigi
Fari iun grasa: evitu la nutrojn, kiuj grasigas; grasigi anseron B; la sebo de grasigitaj bovoj X; via frato venis, k via patro buĉis la grasigitan bovidon N.
Grasumi.
grasigaĵo. Grasumo.
grasiĝi
Iĝi grasa: Jeŝurun grasiĝis k malhumiliĝis X; porkoj facile grasiĝas.
(f) Iĝi fekunda, prospera: la stepoj de dezerto grasiĝos X; la akciuloj grasiĝis per altaj dividendoj.
grasumo. Ĉio, kion oni enmetas en la grundon por fari ĝin pli fekunda: naturaj, kemiaj grasumoj. sterko.
grasumi (tr) Fekundigi grundon enmetante grasumon: malbone grasumita agro.
malgrasa
Entenanta relative malmulte da graso: malgrasa histo; 🍴 malgrasa viando, nutraĵo, buljono, lakto (senkremigita), fromaĝo.
(pp homo, besto) Havanta malmulte da graso: malgrasa almozulo; iliaj haroj pendis senorde sur la malgrasaj koloj Z; mi faros juĝon inter ŝafo grasa k ŝafo malgrasa X; la sep bovinoj malgrasaj estas sep jaroj de malsato X.
Donanta la impreson de io ne abunda: malgrasa kalko (ne multe vastiĝanta, kiam akvigita); malgrasa karbo (Vd karbo); malgrasa tipo (presanta nur maldikajn strekojn); malgrasa erco (ne riĉa je la koncerna metalo).
(f) Ne fekunda, ne fruktodona: malgrasa grundo; malgrasaj jaroj. magra.
malgrasiĝi. Iĝi malgrasa: lia grasa korpo malgrasiĝos X; ŝia malgrasiĝinta k flaviĝinta vizaĝo Z.
trograsiĝi. Iĝi tro grasdika.
langraso Lanolino.
ŝmirgraso. Grasa korpo, uzata por ŝmiri (maŝinojn ks).
ursograso. Graso de urso, uzata i.a. por ŝirmi ŝuojn kontraŭ akvo.