← Reen al B

PIV · 2357

★buter/o

buter/o 🍴 Grasa substanco, eltirita el lakta kremo per batado: butero de bovino, de kamelino; salita butero; artefarita butero (margarino); vegetaĵa butero (graso de kokoso ks); (f) ĉio iris kiel sur butero (glate); vivi kiel kuko en butero Z (sate k glate). brunaĵo, margarino.
butera
Rilata al butero: butera acido (buterata acido).
Entenanta buteron: butera saŭco.
buteri (tr) Kovri per butertavoleto: buteri toaston.
buterata. Butera 1.
buterata acido Butanata acido.
buterigi. Transformi en buteron.
buterigilo. Maŝino por buterigi.
buterilo Radiko de buterata acido: C3H7-CO-.
buteristo. Vendisto de lakto, kremo, butero, fromaĝo ks.
buterujo. Skatoleto, en kiu oni surtabligas la buteron.
buterometro. Aparato, por difini la entenon de butero je graso.
kakaobutero. Graso, ekstraktata el kakao, uzata por kosmetikaĵoj, sukeraĵoj k farmaciaĵoj.
kokosbutero. Butero, ricevita el la rafinita oleo de kokosnukso.
muskatbutero. Graso, ekstraktata el muskato.
sukerbuteraĵo. Peceta surmetaĵo por bakaĵoj, el faruno, sukero k butero: sukerbuteraĵa kuko (plata bakaĵo el gistopasto kun sukerbuteraĵotavolo sur ĝi).
ternuksbutero. Grasaĵo, fabrikita el semoj de ternukso.