PIV 2020 · 2243
★brun/a
★brun/a
1 Havanta koloron miksitan el flavo, ruĝo k nigro: bruna kiel kaŝtano, malnova ligno; hele, malhele brunaj haroj.
2 Karakterizata de tiu koloro, kontraste al aliaj specoj: bruna ĉevalo (☞ falva), bruna urso (kontraste al: blanka); bruna karbo (Vd karbo); bruna pano (el ne senbranigita faruno); bruna biero (kontraste al: blonda); bruna sukero (duonrafinita); bruna ĉemizo (de nazioj).
3 🍴 Akirinta tiun koloron per varmiĝado: cerbaĵo en bruna butero.
bruno. Koloro bruna.
brunaĵo
1 Io bruna, objekto, makulo ktp.
brunigi
1 Fari ion bruna: brunigi al si la haŭton ĉe la suno, la harojn per tinkturo.
2 🍴 Surface brunigi kuiraĵon per rostado aŭ brezado en graso tiel, ke ĝi ankoraŭ estas manĝebla: brunigi cepojn en butero; bone brunigita lumbaĵo.
brunulo
1 Homo bruna aŭ brunhara: la viroj preferas la blondulinojn, sed ili edzinigas la brunulinojn.
2 Brunulo. Nomo de la urso en iuj fabeloj.
sunbruno. Malhela koloro de la haŭto, kaŭzita de elmetado al sunaj radioj.