← Reen al K

PIV · 7410

★karb/o

karb/o
Malmola nigra substanco, konsistanta el preskaŭ pura karbono, devenanta nature aŭ arte de vegetaĵa materio, i.a. ligno, k uzata por hejti: grandpeca, mezpeca, etpeca karbo; karbo servas por ardaĵo X; fari provizon da karbo por la vintro; konservas eĉ karbo la strukturon de l’ arbo Z (oni gardas la signojn de sia deveno.  korniko); ilia vizaĝo estas pli nigra ol karbo X; natura karbo estas sedimenta petro; bruna karbo (bruna aŭ brunete nigra karbo, laŭ la karbonenhavo inter torfo k nigra lignito); grasa (Sin. bituma) karbo (relative riĉa je distileblaj substancoj); malgrasa karbo (relative malriĉa je distileblaj substancoj); (f) blanka karbo (falakvo uzata, por produkti elektron); verda karbo (flua akvo same uzata). antracito, gagato, ligno, lignito, torfo.
Peco el tiu substanco: la lastaj karboj, kiuj restis de la terura brul’ de nia domo Z; mi blovis sur la ardantajn karbojn Z; tiri karbon sur vitro Z (fari agacan grincon); mi bakis sur ĝiaj karboj panon X; fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo X (vi igos Dion puni lin); sidi kvazaŭ sur flamantaj karboj B (senpaciencege; pinglo); (f) karboj ekflamis de Lia buŝo X (pro kolero). braĝo, briko, bulo.
Parto el tiu substanco, uzata por aliaj celoj: pulvorigita karbo (farmacie uzata); homogena karbo (por arklampo); meĉa karbo (karbo por arklampo, kun meza kanalo plenigita per miksaĵo el karbaĵo k specialaj substancoj, destinitaj konstantigi la lumarkon); sorbigita karbo (elektrodo, farita el miksaĵo de karbaĵo k metalaj saloj, destinita pliigi la luman efikon); desegnaĵo per karbo ( karbokrajono).
Mll de karbono en tradiciaj nomoj de substancoj: karbido; karbocikla.
karba. Rilata al karbo: karba formacio; karba polvo, polvero; karba gudro, peĉo.
karbaĵo. Substanco parenca al karbo.
karbejo
Deponejo, kie oni tenas karbon.
Fako de la holdo, kie kuŝas provizo de karbo.
karbero. Malgranda peco de karbo.
karbeto. Braĝo.
karbido Salo aŭ kombinaĵo de anjona karbono: fera(III) karbido, F3C (Sin. cementito); kalcia karbido, CaC2 (antaŭe uzata por produkti acetilenon en lampoj). Sin. karbonido.
karbigi
Transformi organikajn substancojn en karbon per varmo: karbigi lignon, ostojn; karbigota lignostako. koakso.
Bruligi ĝis nigra maso: nigraj karbigitaj traboj Z (de forbrulinta domo); la fruktoj karbigite pendis sur la nigrigitaj branĉoj Z.
karbigejo. Loko aŭ aranĝaĵo, por karbigi lignon k ricevi lignokarbon.
karbiĝi
Iĝi karbo.
Bruli ĝis nigriĝo: la macoj karbiĝis en la forno Z; karbiĝinta panrostaĵo.
karbiĝo. Transformiĝo de vegetaĵa materio al karbo.
karbisto
Tiu, kiu faras lignokarbon.
Tiu, kiu portas aŭ vendas karbon.
karbujo
Ujo, en kiu oni transportas aŭ tenas la karbon en domo.
ב Braĝujo.
karbumi (ntr) Provizi sin per karbo.
karbobaseno. Regiono, el kiu oni elminas karbon en multaj lokoj.
karbodona, karbohava. Entenanta karbon. karbonio.
karbogruzo. Karbo, konsistanta el eroj de 0,8 ĝis 1,5 cm.
karbokopio. Dokumento, ricevita sur karbopapero.
karbokrajono. Bastoneto el karbigita ligno (ĝenerale de evonimo), uzata por desegni.
karbominejo. Tuto de la galerioj, maŝinaro ktp, por eltiri karbon el la tero.
karbonigra. Nigra kiel (ŝton)karbo.
karbopapero. Papero ŝmirita per pigmentita tavolo (origine el karbo) preme transigebla k uzata por ricevi kopiojn de maneskribita aŭ tajpita dokumento.
karbopintoj. La elektrodoj (el karbo) de elektra maŝino aŭ sparkoponto.
karbopolvo. Karbo, konsistanta el eroj malpli grandaj ol 1 mm.
karbostako. Stako el ligno, por fari lignokarbon.
hidrokarbido (evi) = hidrokarbono.
fulgokarbo. Bitumhava karbo, donanta dikan fulgon.
brunkarbo = bruna karbo.
lignokarbo. Karbo, el karbigita ligno.
minkarbo. Bonkvalita karbo.
ostokarbo. Karbaĵo, ricevita per karbigo de ostoj k karno en fermita ujo.
ŝtonkarbo. Minkarbo.
terkarbo = lignito.