PIV · 1967
bitum¹o
bitum1o. Tre viskeca miksaĵo de longmolekulaj hidrokarbonoj, natura aŭ ricevita kiel restaĵo de la distilado k pirolizado de karbo, petrolo ks. ☞ asfalto, gudro, makadamo.
bitumi (tr) Kovri aŭ ŝmiri per bitumo.
bitumeca. Bitumsimila.
bitumoza = bitumohava.