PIV · 5494
★gudr/o
★gudr/o
1 Nigra aŭ malhele bruna, tre viskeca miksaĵo de hidrokarbonoj, restaĵo el la piroliza distilado de ligno, karbo, skisto, torfo: ligna, terkarba gudro; ⚗ pina gudro; osta gudro; gudrotuko. ☞ peĉo.
2 Bruna aŭ nigra substanco, plej ofte nesolvebla, kromprodukto de organika kemia reakcio.
gudra. Devenanta de gudro aŭ entenanta gudron: gudra oleo; ⚗ gudra akvo.
gudri (tr) Ŝmiri per gudro: gudri ŝipon Z, ŝnuron; gudrita kartono, pavimo, sablo.