PIV 2026 · Artikolo 5495
★gufo
★ gufo ZOOL granda nokta birdo, speco de strigo, kun granda plumtufo super ĉiu okulo. specio Bubo bubo
gufujo ESPO en Esperanto-renkontiĝo vespera aŭ nokta trinkejo kun trankvila etoso, sen alkoholo kaj fumado: la gufujo servis teon kaj kuketojn dum homoj babilis CDa nokte koncertoj en Esperanto dancigos homojn, dum aliaj ripozos en gufujo aŭ serĉos amon Ko ➞ knajpo.