PIV 2020 · 14879
★strig/o
★strig/o ♉ Nokta rabobirdo (Strix k.a. g-oj) kun kurba beko k ronda plumaranĝo ĉirkaŭ la antaŭendirektaj okuloj.
strigedoj. Fam. (Strigidae) de noktaj rabobirdoj kun antaŭendirektaj okuloj k plumkovritaj piedfingroj.
strigoformaj. Ordo (Strigiformes) de birdoj kun mola plumaro, granda kapo, antaŭendirektaj okuloj, ĝenerale ĉirkaŭitaj de radia plumaro, kun longaj, larĝaj flugiloj, ĝenerale plumkovritaj tarsoj k piedfingroj k turnebla ekstera piedfingro. Sin. noktaj rabobirdoj.
neĝostrigo. Sp. de granda arkta strigo (Nyctea scandiaca) kun blanka plumaro pli-malpli brunmakula aŭ brunstreka. Sin. nikteo.
orelstrigo. Sp. de strigo (Asio otus), relative malgranda, kun du orelsimilaj plumtufoj sur la kapo.
tufostrigo (kn) Strigo kun du elstariĝaj plumtufoj sur la kapo: orelstrigo k gufo estas tufostrigoj.
turstrigo. Sp. de strigo (Tyto alba).