PIV 2026 · Artikolo 20201

knajpo

Litero K

knajpo ankaŭ majuskle ESPO tradicia vespera trinkejo, precipe ĉe la Internacia Festivalo, kie ĝi estiĝis: aldoniĝis la spontanea gaja etoso en la «Knajpo» (la IF-trinkejo), kie ĝis malfrue oni kantis AWa la knajpo estas ankaŭ iasence oficiala parto de la programo, ĉar tie ĉiuj retroviĝas, trinkas, babilas, iuj muzikas, ĝis malfrua horo. Sen knajpo IF ne estus IF! CNo ➞ gufujo.