← Reen al K

PIV · 7938

★knab/o

knab/o
Virseksa infano, ankoraŭ ne atinginta seksmaturecon: kiam la knabo estos demamigita X; en la oka jaro de sia reĝado, estante ankoraŭ knabo […] X; ne malvolu puni knabon X; knaboj, kiuj portis por la plenaĝuloj la preĝolibrojn Z; mi montras al la instruisto mian knabon Z; malbonkonduta knabo Z.
Virseksa infano jam kapabla plenumi diversajn oficojn: ĥorknabo (asistanta pastron en la katolika kulto), kurknabo, kurierknabo (por fari irkomisiojn; lernoknabo); ŝipknabo ktp.
Fm nomo por plenkreskuloj: knaboj, ni devas batali kiel pafvunditaj aproj! Z; «vi estas brava knabo!» diris la soldato Z (al la hundo).
knaba. Rilata al knabo: ĝi estis knaba revo Z.
knabaĉo. Malbonkonduta knabo. bubo.
knabaĵo. Ago karakteriza de knabo.
knabeco. Aĝo, karaktero de knabo.
knabego. Plenkreskulo, havanta la petolemon de knabo: tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur vizaĝoj, ol […] Z; tio estas vergoj, mi amas tiajn, ĉar mi estas stranga knabego Z; gaja knabego.
knabeto. Juna knabo: ĝi estis knabeto, kiu ploris X.
knabino
Inseksa infano, ankoraŭ ne atinginta seksmaturecon: lia edzino restis hejme kun sia malgranda knabino Z; junaj knabinoj saltas el la domoj renkonte al siaj gepatroj Z; li aspergis per la ruĝa vino la plej junajn knabinojn Z; plenkreska knabino Z.
Inseksa infano jam kapabla plenumi diversajn oficojn: anserknabino Z (paŝtistino), farmoknabino, servoknabino, verŝknabino (ĉe bufedo) ktp.
Juna, needziniĝinta virino, ofte kun aminduma nuanco: tie mi ĉiam trovis la knabinojn la plej belaj Z; la violonoj ludis k la knabinoj dancis Z; kiel rozo inter la dornoj, tiel estas mia amatino inter la knabinoj X; filo k patro iras al unu knabino X (hierodulino); ŝi estas knabino, kiu valoras monon, k mi ŝin amas per mia tuta koro Z; resti maljuna knabino Z (ne edziniĝi).
knabina. Rilata al knabino: knabina krono Z; floranta knabina kapo Z; knabina vizaĝo Z.
knabinejo Z. Servistinara ĉambro.  gineceo.
knabineto
Malgranda knabino: du ĉarmaj knabinetoj balancas sin Z; se ŝi naskos knabineton […] X.
(fm) Amatino: alia urbeto, alia knabineto.
njo-knabo. Knabo aŭ adoleskanto, amorata de plenkreska viro.  pederasto.
lernoknabo. Knabo, kiu lernas metion ĉe mastro, k faras la irkomisiojn ktp: al la lernoknabo de la peltisto estis ordonite alporti botelon Z.