PIV 2020 · 8890
★kurier/o
★kurier/o
1 Homo, kies okupo estas rapide porti korespondaĵojn, piede, surĉevale aŭ alie: en la stratoj ekkuris kurieroj Z; la diplomatia kuriero; kuriero estas sendita al la nacioj X; atendi bonan veteron k laman kurieron Z (malrapidi por agi); (f) kolero de reĝo estas kuriero de morto Z. ☞ heroldo, leterportisto, mesaĝisto, sendito. ➞ kurierŝipo.
2 ♠ Ŝakfiguro, kiu moviĝas laŭ la diagonaloj.
kuriera
1 Rilata al kuriero: kuriera sako, ofico.
2 ♜ Rilata al la poŝta stacioreto: kuriere veturi (plej rapide).