← Reen al H

PIV · 5896

herold¹o

herold1o
Regna militisto aŭ oficisto, kies rolo estis anonci gravaĵojn (proklamo de kronado, de milito ktp): la heroldoj rajdadis tra la tuta urbo Z; kunveturi, kiel heroldoj, por al mi la vojon ebenigi Z. kuriero.
(f) Diskoniganto: li estas ĉiam la heroldo de sia propra talento; Heroldo de E. (gazeto); la hirundoj, tiuj heroldoj de la printempo.
heroldi (tr) Proklami kiel heroldo: heroldi la famon de eltrovinto; (f) la suno heroldis la festan tagon. glori, disfamigi, distrumpeti.