← Reen al F

PIV 2020 · 4287

★fam/o

fam/o
Nepreciza sciigo, buŝe komunikata de unu persono al alia, aŭ reproduktata de gazeto al gazeto: malvera famo Z; fari Z, kurigi Z, disvastigi Z famon pri iu; kuras la famo, ke […] Z; famo kredon allogas, sed tre ofte mensogas Z; famo ne flugas, se kaŭzo ne estas Z; bona famo sin trenas testude, malbona kuras rapide Z; oni trompas per la mensoga fam’ pri mia morto l’ orelon de la regno Z; ni aŭdis nur famon pri ĝi (la saĝo) X. klaĉo, onidiro.
Granda diskonateco de iu aŭ io: li havas la famon de fripono Z; akiri al si grandan famon; la famo pri la Dana forto Z. gloro, renomo, reputacio.  reklami, trumpeti.
fama. Tre konata de la publiko: mi diras, ke mi vidis la faman Sp. Z (rabiston); rabeno, kiu malproksime ĉirkaŭe estis fama pro sia instruiteco Z; larĝe fama gloro Z; (pleonasme) fame konata.
fami (ntr) Esti fama pri io: vi ŝafoj sur la tuta ter’ pri via mildo famas K.
fameco. Granda konateco.
famega. Treege fama.
famemulo Z. Homo avida je famo.
famigi. Fari, ke iu aŭ io estu fama.
famulo. Persono fama.
disfamigi. Sciigi kiel eble plej vaste.
fifama. Fama pro sia fieco.
grandfama. Ĝuanta grandan famon: oni ne demandas, ĉu li estas homo grandfama aŭ ne Z.
malbonfama Z. Ĝuanta malfavoran famon.
misfamo. Maljuste diskonigita famo pri iu.
senfama. Tute ne konata de la publiko.
mondfama. Fama en la tuta mondo: la mondfama libera urbo Frankfurto Z.