PIV · 7824
klaĉ⁴i
klaĉ4i (ntr) Babiladi, disportante aŭ ripetante malicaĵojn: li klaĉas kiel maljuna pordistino. ☞ kritiki, kalumnii.
klaĉo. Dissciigata malbonvola diro: la urbaj klaĉoj B; la kulisaj klaĉoj; klaĉoj de gazetaĉoj.
klaĉisto, klaĉistino, klaĉulo, klaĉulino. Homo, kiu emas klaĉadi: en la supra apartaĵo (de la sinagogo) estis gvidanta klaĉistino Z.