← Reen al V

PIV 2020 · 16484

★ven/i

ven/i (ntr)
Moviĝi tien, kie estas la persono, kiu parolas, aŭ al kiu oni parolas: mi vokas la knabon k li venas Z; mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ Z; malamiko venis en nian landon Z; li venu k mi pardonos al li Z; venu, ni atendas vin Z; ĉu mi venis tien ĉi por doni al vi trinki? Z; (f) venos en vian koron diversaj deziroj X; kiam venos al vi mizero k sufero X.
Moviĝi de la loko, kie oni estis, ĝis alia loko: mi venas de la avo, k iras nun al la onklo Z; li venas de Usono; greno, kiu venas de Siberio; la vento venas de nordo; (f) el Dia buŝo venas saĝo X; la helpo venas de Dio X; la redakcio decidis akcepti lingvajn artikolojn venantajn nur de mi Z; ĉapelo, kiu venas de Parizo; tiu vorto venas de la rusa lingvo.
Atingi difinitan lokon, kien oni intencis iri: kiam tiu ĉi knabino venis domen Z; apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis […] Z; tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon X; tiu famo venis ĝis miaj oreloj; tio povas subite veni en la kapon Z; kiam oni bone scipovas lingvon, la vortoj venas flue k glate sur la lango; (f) beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas X.
Atingi celitan rezulton: poste mi venis al la konvinko, ke […] Z; fine ili venis al unuanima decido, ke […] Z; la konkludo, al kiu mi venis Z; veni al interkonsento; veni al erara takso de la situacio; ĉu li fine venos al la temo?; veni en kontakto kun iu, io; (f) al venko rajto venas, se ĝin forto subtenas Z.
(io) Esti la rezulto de: ofte leteroj perdiĝas en la vojo, k de tio venas neatenditaj malagrablaĵoj Z; de ili kredeble venis la bruo Z; tio venas de apartaj cirkonstancoj Z; de tro da pano venas malsano Z; de senpripensa rekomendo venas ploro k plendo Z. sekvi.
Okazi siatempe: fine venis la horo diri la tutan veron; la tempo venos, ni ĉion komprenos Z; bona ideo venas post la pereo Z (vane); post kolero venas favoro Z; venko venas per multe da konsilantoj X; al ĉiu ebleco estas limo k nun la limo venis Z; mi kredeble donados tiun ĉi permeson ankaŭ en la venontaj jaroj Z; aranĝi en la venonta jaro du kongresojn Z; la venontan semajnon mi jam povos precize diri al vi mian planon de vojaĝo.
ב Sekskuniĝi kun: k li venis al Hagar, k ŝi gravediĝis X.
veno. Ago de iu, io venanta: anonci al iu sian venon; pri mia veno Ĝenevon Z; ĉe la veno de la printempo, de la hirundoj; kiu eltenos la tagon de Lia veno? X.
venebla (ark) Tia, ke oni povas veni ĝis tio: se al sento k prudento ankoraŭ iom estas ĝi venebla Z.
venigi
Fari, ke io moviĝu al difinita loko: li venigis al si el Berlino multajn librojn Z; maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, k ne volas venigi ĝin al sia buŝo X; (f) malfeliĉon Mi venigos de nordo X; ili ne pensis pri la mizero, kiun ili venigis sur la aliajn landojn Z.
Peti, ke iu venu; inviti, alkonduki: al la sankta Ansgario li ŝin venigos Z; venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana Z; la infano, kiu estis venigita al Dio Z; (analoge) la kaleŝo venigis en si dek du personojn Z; (f) kio vin venigis ĉi tien? Z.
Okazigi: ili per malbenoj venigis la koleron de Dio Z; tio per si mem ne povas venigi ĝeneralan malarmadon; tiaj nutraĵoj povas venigi urtikarion.
venonta. Manifestiĝonta estontece.
alveni (tr) Post moviĝo, stari ĉe la celita punkto:
(p): ili ne alvenis en sia loko de destino Z; Jakobo alvenis bonstate en la urbo de Ŝeĥem Z; bone akceptu la alvenintojn Z; alveni al domo, hejmen, ĉi tien Z; alvenigu la levidojn antaŭ la Eternulon Z.
(f) li alvenis al tiu ĉi vorto de nia lingvo kun kutimoj latinaj Z; ni vidos, ke nia komuna celo estos alvenita Z; la fondo de tiu gazeto alvenas en tre oportuna tempo; la kantosezono jam alvenis X.
alveno. Ago de iu, io alvenanta: mi iom ekklakos, por anonci nian alvenon Z; la precizan horon de mia alveno mi ankoraŭ ne scias Z; paciencu, ĉar la alveno de la Sinjoro alproksimiĝas N.
antaŭveni. Veni pli frue ol iu aŭ io: li okupis la seĝon, ĉar li antaŭvenis; mi ne antaŭvenos vian decidon Z; Johano estis la antaŭveninto de Jesuo.
deveni
Veni de ia origino, fonto: el sama tero devenas, saman sukon entenas Z; ilia reganto devenos el ilia propra mezo X; la itala lingvo devenas de latino; antaŭe la lumgaso devenis nur de la karbo.
Esti ido de: la hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo Z; mi devenas de Tantalo Z; ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj X.
Rezulti de: la patologia graseco devenas de abunda manĝo k de manko de movado B.  fonti, origini, motivi.
deveno. Origino, de kiu iu, io devenas: elektu edzinon laŭ deveno k ne laŭ mieno Z; la devenon vian antaŭ mi vi ĉiam kaŝas Z; homo de alta deveno; mono odoron ne havas, sian devenon ne diras Z; kia estas la deveno de tiu neologismo?; tiu etikedo atestas pri la deveno de la vino.
devenigi. Fari, ke iu, io devenu de: Mi devenigos de vi popolojn X; esterojn oni devenigas de acidoj per kombino kun alkoholoj. derivi.
elveni. Veni el io: sako alenon ne tenas, ĝi baldaŭ elvenas Z; (f) kion ajn vi penos, nenio elvenos Z (rezultos).
enveni (tr)
Veni en ion: tien vi neniam envenos! Z; la virino, kiu envenas en vian domon estu simila al Raĥel k Lea! Z; en ĉiu horo envenas sumoj ĉiam novaj k reprezentantaj ĉiam novajn ciferojn Z.
ב (pp viro) Sekskuniĝi kun: Jakob envenis ankaŭ al Raĥel X. ekkoni.
envenigi. Fari, ke iu, io envenu: li envenigis la pastron en la konsilejon de la Faraono B; li envenigis la keston en la tabernaklon X.
interveni
Elpaŝi inter du partioj, kiel peranto aŭ partoprenanto: mi ne volas interveni inter via patro k via amanto; interveni en traktadon; oni petis la ambasadoron interveni kiel paciganto. enmiksi sin.
Okazi inter aliaj aferoj: negrava akcidento intervenis dum la prezentado.
interveno. Ago de iu, efiko de io intervenanta: lia interveno en la diskuton klarigis ĉion; la interveno de la vorto «po» en la frazo Z; la soleno finiĝis sen aliaj intervenoj. incidento.
intervenismo £ Sinenmikso, kiun necesigas specialaj cirkonstancoj, de la registaro sur ekonomia tereno.
kunveni. Veni ien, por esti aŭ agi kune: k kiam tie kunvenis ĉiuj gregoj, oni trinkigadis la ŝafojn X; diru al la ĉiaspecaj birdoj k al ĉiuj bestoj de la kampo: kunvenu de ĉirkaŭe al la buĉado! X; la partoprenantoj de la ekskurso kunvenos en la stacidomo B. kolektiĝi.
kunveno. Kolektiĝo de personoj por speciala celo, eventuale sen statuta aŭ reglamenta kadro: privata kunveno de pacifistoj; prezenti tiun projekton en unu el la kunvenoj de la Pariza Grupo, k en mia nomo demandi la kunvenon pri la sekvantaj punktoj Z; ĉu la kunveno trovas, ke la dissendo de tia Deklaracio estus utila Z; en la kunvenoj gloru Dion X. asembleo, kunsido.
kunvenejo. Loko, en kiu kunvenas grupo da personoj por speciala celo: la Romana Senato ŝanĝis ĉiufoje sian kunvenejon; la kunvenejo de la Londona klubo.
kunvenigi. Fari, ke personoj kunvenu: iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan X.
laŭdevene. Laŭ la naskiĝo, la deveno: li estas nobelo laŭdevene (ne per promocio).
nerevenebla. Tia, ke al aŭ per ĝi oni ne povas reveni: nerevenebla vojo Z.
nerevenigebla. Tia, ke oni ne povas ĝin revenigi: la nerevenigebla ora tempaĝo; (juneco) forflugis nerevenigeble Z.
neveno. Tiu fakto, ke iu ne venas: mia neveno Ĝenevon Z.
postveni (tr) Veni post iu aŭ io: la Babilona imperio postvenis la Asirian; li neniam povis interkompreniĝi kun siaj postvenintoj.
reveni
Veni tien, de kie oni foriris: mi revenis Varsovion en la pasinta semajno Z; reveninte hejmen, mi trovis amason da laboro Z; kiel hundo revenas al sia vomitaĵo, tiel malsaĝulo ripetas sian malsaĝaĵon X; kiu rabi eliras, ofte nuda revenas Z; la viroj, kiuj revenis el la militiro Z; ŝi estis neniam revenonta Z; (f) reveni al sia unua ideo B; ni revenu al la demando; mi ĉiam revenadis al mia revo Z.
Denove okazi: kio pasis, ne revenos Z; Elizeaj scenoj de mia infaneco, ĉu vi neniam revenos? Z. returne.
reveno. Ago de iu, io revenanta: revi pri reveno Palestinon Z; trankvile nun atendu la revenon de la sendito Z; la poemoj de l’ reveno, el kiuj Odiseado estas la unua.
revenigi. Fari, ke iu, io revenu: kiam la fratinon vi revenigos en la grekan landon Z; al ĝia fonto riveron neniu povas revenigi Z.
revenpoŝte. Per la plej proksime forironta poŝto post la ricevo de la koncerna poŝtaĵo.
senrevene. Tiel, ke reveno al antaŭa situacio estas neebla: ni estas senrevene perditaj Z; ĉu Hektoro volas senrevene iri tien? Z.
altedevena. Devenanta de nobela familio: penu agi pli bone kun fraŭlino altedevena! Z.
amkunveno. Kunveno de geamantoj: kiu dum amkunveno observas la horloĝajn montrilojn? B.
bonvena. Afable akceptata, kiel alportanta feliĉon aŭ plezuron: estu ĉe mi bonvena gasto!; (f) brava, bonvena dormo! Z; ĝi estas al li tre bonvena Z.
bonveno. Afabla, korgajiga akcepto: bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! Z; en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! Z.
bonvenigi. Montri al iu per paroloj aŭ mieno, ke li/ŝi estas bonvena.
datreveno. Reveno de difinita dato: ĝi estis en lia datreveno de naskiĝo Z; li antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo Z; al la unua jara datreveno de la fondo de la Grupo […] mi sendas mian koran saluton al ĉiuj membroj Z.
miksdevena. Havanta diversajn devenojn: peco de tiu miksdevena, k tamen lingve k kore unuigita popolo Z.
tekunveno. Kunveno, dum kiu oni babilas, trinkante teon. kafoklaĉo.
vesperkunveno. Kunveno de gastoj en vespero: ili havas semajnan vesperkunvenon.