PIV · 16483
★velur/o
★velur/o
1 ▦ Silka, kotona aŭ lana ŝtofo, prezentanta unuflanke densan teksaĵon, k aliflanke molan supraĵon konsistantan el multaj mallongaj, rekte starantaj brilaj haroj: ripa, stampita veluro; (kiel signo de riĉeco) vivi en silko k veluro, en ĝojo k plezuro Z; sur la ventro veluro, en la ventro murmuro Z (de malsato).
2 Kovro analoga al la teksita veluro: la veluro de persiko; la cervo volis defroti sur la malvarmaj ŝtonoj la veluron de siaj kornoj B.
velura
1 Konsistanta el veluro: veluraj kusenoj de seĝo; la talpo faris sian viziton en sia nigra velura pelto Z; veluraj kurtenoj.
2 Tiel mole glata, kiel veluro: la veluraj herbejoj; fera mano en velura ganto (senindulga trudo sub liberala ŝajno); la kato faras veluran piedeton (entirante siajn ungojn).