PIV · 11440
origin¹o
origin1o
1 Punkto, de kiu io evoluis k disvolviĝis: «la origino de la specioj» estas la ĉefverko de Darvino; studoj pri la origino de Kristanismo; hipotezoj pri la origino de la homo; vorto de latina origino; jen la origino de tiu nacio, de lia riĉeco, de la proponita projekto. ☞ genezo.
2 Loko, medio, en kiu naskiĝis homo aŭ homgrupo: viro de humila origino; ŝi estis de sklava, nobela origino. ☞ deveno.
3 ∆ La sekcopunkto de la koordinataj aksoj en kartezia koordinatsistemo; la nulo en vektora spaco.
origina. Apartenanta aŭ rilata al la origino de io: la origina lingvo de la homaro; konservi al frukto ĝian originan guston; la origina peko (✞ kulpita de la unua homparo k dividata de ilia devenantaro).
origine. Ĉe la origino: kontrakto origine falsita.
origini (ntr) Deveni de: lia familio originas el Napoleono la 1a.