← Reen al O

PIV · 11441

original¹o

original1o
Primitiva manuskripto, kontraste kun ties kopio(j), aŭ verko kontraste kun ties imitaĵoj, tradukoj kc: mi faris la tradukon, havante antaŭ miaj okuloj krom la hebrea originalo ankaŭ kelkajn tradukojn Z; el la originalo tradukis d-ro L. L. Z. Z; ĉi tiu arbo, kiu sur la originalo tiel lukse disvolvas sian densan branĉaron, aspektas ĉi tie (sur desegno) mizere k malsane Z; redoni la ideon k karakteron de la originalo Z; kompari la kopion kun la originalo de la kontrakto; (f) ne konante la originalon (la modelon), mi adoris tiun ĉi portreton.
(ark.) = originalulo: teruraj originaloj: vi mortus de ridado! Z.
originala
Prezentanta la unuan primitivan formon de io, kontraste kun kopioj, tradukoj aŭ misformoj, kiujn oni devenigis de ĝi: tio estas nur kopio de la originala pentraĵo; la originala teksto de libro; traduki verkon el la originala lingvo; originale verkita de […] Z. aŭtentika.
Tia, kia ne imitas aliajn, sed tiras siajn ideojn el sia propra menso: ju pli da sprito oni havas, des pli da originalaj homoj oni trovas; ŝi estis en ĉio originala infano, silenta k pensanta Z; originala stilo.
Ne simila al aliaj k iom stranga: kelkaj vivis kiel maljunaj fraŭloj k havis tute originalan pensmanieron k strangajn kutimojn Z; ĉu li ĉiam skribas tiel originale k afekte?
(evi) = origina: se la adverbo estas ne devena, sed originala […] Z.
originalaĵo. Ago, faro originala, strangeta.
originaleco. Eco de io, iu originala: ne intermiksu originalecon kun genieco.
originalulo. Homo originala (ĝenerale 3): granda originalulo li estas Z.