PIV 2026 · Artikolo 1426

aŭtentika

Litero A

Derivaĵoj en la artikolo 4
  1. aŭtentikec/o
  2. aŭtentikig/a
  3. aŭtentikig/i
  4. neaŭtentika
aŭtentika
1 nedubeble vera; originala; ne falsita: jen la aŭtentika teksto de la kontrakto aŭtentika subskribo aŭtentika letero de Zamenhof ricevi de ili la plej aŭtentikan novaĵon HLu ➞ apokrifa.
2 oficiale certigita: aŭtentika naskiĝakto
Sin. aŭtenta.
aŭtentikeco eco de io aŭtentika: mi garantias la aŭtentikecon de lia deklaracio mi garantias la aŭtentikecon de tiu informo la papo proklamis al la mondo la aŭtentikecon de la restaĵoj de Sankta Jakobo RUA
aŭtentikiga tia, ke ĝi servas por aŭtentikigi ion: aŭtentikiga kodo sendita al mia poŝtelefono MD
aŭtentikigi oficiale certigi la aŭtentikecon de io: en certaj situacioj necesas aŭtentikigi ne mesaĝon, sed sian propran identecon AIS mia skribisto donos al vi argiltabulon, aŭtentikigitan per mia propra parafa premcilindro SSz ➞ legitimi.
neaŭtentika tia, ke al ĝi mankas aŭtentikeco: Platono aliloke (en la eble neaŭtentika Letero numero 3 ) diras ke DBr