← Reen al P

PIV · 11925

★pek/i

pek/i (ntr)
Malobservi religian ordonon aŭ moralan leĝon: ho ve! tiu popolo pekis per granda peko k faris al si orajn diojn! X; se pekas homo kontraŭ homo, povas defendi lin Dio X; mi pekis antaŭ la Eternulo k antaŭ vi X; iru, k de nun ne plu peku N; kapo pekas, piedoj suferas Z; kiu pekis, tiu pagas Z; ne pekas drinkulo, pekas ebriulo Z; homo pekinta senintence Z. kulpi, krimi.
Malobservi regulon de dececo, scienco, arto kc: peki kontraŭ la logiko Z, la gramatiko, la vereco; iuj formoj pekas kontraŭ la principo de internacieco. erari, ruinigi.
peko
Malobservo de religia aŭ morala leĝo: la sep mortomeritaj pekoj Z; mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj Z; ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Z; de peko k mizero estas plena la tero Z; por peko senkonscia, puno nenia Z; malplena sako tentas al peko Z; fari pekojn Z; (f) vantemeco, la amata peko de ĉiuj artistoj Z.
Malobservo de teknika regulo: mi ne povus vidi en tio ĉi ian pekon kontraŭ la reguloj aŭ kontraŭ la spirito de nia lingvo Z.
peka. Prezentanta pekon: peka regno X; peka penso; peke akirita ne estas profita Z.
pekado. Agado de tiu, kiu pekas: per sia pekado malbona homo sin implikas X; ju pli da babilado, des pli da pekado Z.
pekanto, pekinto, pekulo. Homo, kiu pekas, pekis aŭ pekadas: kontraŭ peko prediku, sed pekinton pardonu Z; eĉ inter piuloj ne mankas pekuloj Z.
peketo. Malgranda peko: nenia peketo restas longe sekreto Z; tio estas mia favora peketo, mi konfesas.
pekigi. Fari, ke iu peku: ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis X. delogi, malvirtigi.
nepekiva. Tia, ke li/ŝi ne povas peki: nepekiva stilisto.
prapeko La origina peko, kulpita de Adamo k Evo.
propeka. Prenanta sur sin la pekon de aliaj: propeka kapro Z.
senpeka
Neniel pekinta: homo senpeka neniam ekzistis Z.
(f) Tute sendifekta, tute ĝusta, tute konvena, perfekta: senpeka ĝentileco, elokventeco.
senpekigi. Absolvi, purigi, liberigi je peko: mi kun pura koro iru al la hejmo por tie mian domon senpekigi! Z. pekliberigi.