PIV · 16656
★virt/o
★virt/o
1 Konstanta emo de la animo agi morale, fari la bonon k eviti la malbonon: pli bona virto sen oro, ol oro sen honoro Z; la virto sin mem rekompencas; eĉ virto ne evitas kalumnion Z; se la virto estus interezdona, jam de longe la bankieroj tion rimarkus; el la neceseco oni devas fari virton Z (oni devas akiri meriton, farante propramove tion, kion oni ne povas eviti); (ironie) vizaĝo de Katono, sed virto de fripono Z.
2 Ĉiu el la apartaj bonaj inklinoj de la animo: la civitanaj virtoj; li havas ĉiujn virtojn, krom la malavareco; la teologiaj virtoj (✞ kredo, espero k karitato).
3 (ark.) Virina ĉasteco: la forto de la beleco pli facile faros el virto malĉaston, ol la forto de la virto egaligos al si la belecon Z; mia filino devenas de gento, kiu estas tro plena de virto Z; beleco logas, virto apogas Z.
virta
1 Posedanta virto(j)n: por virta orelo ne danĝeras vorto malbela Z; virta knabino Z , virino Z , edzino X.
2 Konforma al la virto: Kantio diris, ke de la komenco de la mondo eble ne okazis unu sola vere virta ago. ☞ honesta.
virte. En virta maniero: li agas juste k virte Z.
virteco. Tuto de la karakterizaĵoj de iu, io virta: forkliniĝi de la virteco Z.
virtulo. Homo virta: virtulo kompatas la vivon de sia bruto X; se mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, mi indulgos la tutan lokon pro ili X.
malvirto
1 Konstanta emo fari malbonon: ne fortikiĝos homo per malvirto X; en la malpia nia tempo la virto devas peti de malvirto pardonon! Z.
2 Ĉiu el la malbonaj inklinoj de la animo: malriĉeco ne estas malvirto Z; la kaŭzo, pro kiu ni ne fordonas nin al unu sola malvirto estas ofte, ke ni havas plurajn aliajn; ĉiuj malvirtoj kuŝas en nia koro Z; se li la junan homon iam vidis kulpan en la malvirtoj ĵus nomitaj Z; senlaboreco estas patrino de ĉiuj malvirtoj Z.
malvirta
2 Konforma al la malvirto: malvirta vojo X, konduto Z.
malvirtigi. Instigi aŭ devigi al malvirto: ili malvirtigis sian vojon Z.
malvirtulo. Homo malvirta: ĉu vi ankaŭ pereigos virtulon kune kun malvirtulo? X.