← Reen al P

PIV · 11924

★pejzaĝ/o

pejzaĝ/o
Teritorio, rigardata de videjo k prezentanta pli-malpli pitoreskan intereson por la homaj okuloj: krudan, apenaŭ homan pejzaĝon vi tiam rigardadis!; admiri la kvietan kamparan pejzaĝon.
Pentraĵo, prezentanta tian vidaĵon.
pejzaĝa. Rilata al pejzaĝo(j).
pejzaĝisto
Pejzaĝa pentristo (artisto, kiu precipe pentras pejzaĝojn).
Pejzaĝa ĝardenisto (artisto, kiu planas parkojn, verdajn spacojn en urbo ks).