← Reen al R

PIV · 13653

★ruin/o

ruin/o
Restaĵo el disfalinta aŭ grave difektita konstruaĵo: tiu luksa abatejo, kiu nun prezentas apud Rejno unu el la plej belaj ruinoj Z; disfali en ruinojn B; ruinoj de kastelo Z, de la ŝipo Z; ili rekonstruos la antikvajn ruinojn X.
Tio, kio restas el detruita urbo: Jerusalem fariĝis ruino X; la ruinoj de Trojo, Kartago; viziti la ruinojn de Pompejo.
Tio, kio restas el malaperinta organizo, sistemo ks: modernaj ŝtatoj leviĝis el la ruinoj de la Roma imperio; homaranismo naskiĝis sur la ruinoj de la naciismoj; (f) tio estas nur ruino de granda homo.
ruina. Prezentanta ruinon: ne ĉiam estis tiel putraj k ruinaj tiuj muregoj Z; ruina preĝejo de malaperanta kulto; ruina ŝtuparo Z; en duonruina turo Z.
ruinigi
Fari ruino ion konkretan: paŝtistoj ruinigis mian vinberĝardenon X; mia tendo estas ruinigita X; mi estis ruiniginta la ŝipojn ĉe la bordo de Jutlando Z; tertremo ruinigis la tutan urbon; ili renovigos la ruinigitajn urbojn X. detrui, renversi.
Fari ruino ion abstraktan: per interna malpaco ni ruinigus nian aferon Z; malkonkordo grandaĵon ruinigas Z; tio ruinigus la laboron de dudek jaroj Z; ruinigi ies sanon, fortojn Z; mia ruinigita sano Z; ruinigi la honoron de virino Z; kun nervoj ruinigitaj de la ĉiutaga ekscitiĝo; tiuj intrigoj ruinigis la aŭtoritaton de la ĉefministro. konsumi, subfosi.
Perdigi la poseditan riĉaĵon aŭ situacion: kiu ruinigas patron estas filo hontinda X; tia elspezo ruinigus min B; la ŝtato estas ruinigita k la faraono estas en mizero B; ruinigita nobelo.  bankroto, elsuĉi.
ruinigo, ruinigado. Agoj de ruiniganto: ĉeesti senpove la ruinigon de sia idealo.
ruinigema. Amanta ruinigi: ho ruinigema filino (urbo) de Babel! X.
ruiniĝi. Iĝi ruino aŭ ruina: sub la atakoj de la ventegoj la klifoj iom post iom ruiniĝas; la vento frapis per la ruiniĝintaj pordoj Z; ruiniĝintaj arkaĵoj de temploj Z; ju pli longe mi restas for de mia hejmo, des pli ruiniĝas mia medicina praktiko Z.
ruiniĝo. Transiro al la stato de ruino: en ĉiu transloĝiĝo estas parto de ruiniĝo Z; tio estus nur prokrasti la ruiniĝon de la ŝtato B; li melankolie rigardis la ruiniĝon de siaj esperoj; ĉio estas elmetita al ruiniĝado Z; plena financa ruiniĝo.