PIV 2020 · 13652
★ruĝ/a
★ruĝ/a
1 Samkolora, kiel sango, rubeno, ardantaj karbaĵoj ks: ruĝaj tomatoj, papavoj; ruĝa koralo, cinabro, minio; ruĝa ĉapelo de kardinalo; havi la nazon ruĝa (de malvarmo, ebrio), la kubutojn ruĝaj (pro kontuzo), la okulojn ruĝaj (pro laciĝo aŭ plorado); metante la ruĝajn brakojn unu sur la duan Z; la Ruĝa Kruco; ĉerizruĝa, brikruĝa, vinruĝa. ☞ karmezina, karmina, punca, rufa, skarlata.
2 Distingiĝanta de aliaj variaĵoj per tiu (ofte proksimuma) koloro: ruĝa cervo, perdriko; 🍁 ruĝa beto, groso; Ⓚ ruĝa fosforo; ⊕ ruĝa arĝenterco (Ag3SbS3); ruĝa fererco (= hematito, Fe2O3); ruĝa kuprerco (Sin. kuprito, Cu2O); ruĝa plumberco (PbCrO4); ruĝa vino, viando (☞ blanka); ruĝa flanko (babordo); ruĝaj trafiklumoj (malpermesantaj trairon; ☞ verda); ruĝa signalo (indikanta danĝeron).
3 Simbolanta per tiu koloro la laboristan movadon, precipe ties socialismajn k komunismajn partojn: la ruĝa standardo; la Ruĝa Sindikata Internacio (1921−1937); la Ruĝa armeo (nomo de la armeo de la rusa revolucio k de Sovetunio, 1918−1946). ☞ blanka, flava.
ruĝo. La ruĝa koloro: la vibrantaj ruĝoj de mezepokaj vitraloj; dolora ruĝo aperis sur ŝia vizaĝo Z; tiu aludo elvokis fortan ruĝon sur la vangojn de la bela virino Z; en la noktoj horizontala ruĝo anoncas la barbarojn K; varmigi ĝis ruĝo.
ruĝaĵo. Io ruĝa.
ruĝeta. Dube ruĝa, ruĝanuanca: la karboj prilumis la blankan vizaĝon, kiu de tio iom ruĝetiĝis Z.
ruĝigi. Fari ruĝa: la varmego ruĝigis ilin; (f) ruĝigi sian flagon.
★ruĝiĝi. Iĝi ruĝa: ĉiuj rozoj ruĝiĝas k komencas bonodori Z; ruĝiĝi de honto Z; ili tute ne hontas, ili eĉ ne povoscias ruĝiĝi X.
ruĝiĝema. Facile ruĝiĝanta: la knabeto ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre ruĝiĝema Z.
ruĝulo
1 Homo el la t.n. ruĝa raso.
2 Maldekstrulo, revoluciulo.
ruĝumi (tr) Ŝminki per ruĝaĵo: ŝi estas ruĝumita G.
infraruĝa ☐ (pp elektromagneta ondo) Havanta ondolongon inter 800 nanometroj k 1 mm (frekvencon malsuperan al tiuj de la ruĝaj radioj).
transruĝa = infraruĝa.
ĉielruĝo. Tempo, dum kiu la ĉielo estas ruĝa: duono de ili tenis lancojn de la leviĝo de la ĉielruĝo ĝis la apero de la steloj X; la luno lumis inter la ĉielruĝo vespera k la ĉielruĝo matena Z.
flavruĝa. Rufa.
kongoruĝo Vd Kongo.
matenruĝo. Aŭroro: leviĝis la matenruĝo Z; se mi prenus flugilojn de la matenruĝo […] Z.
sangoruĝa. Sangokolora.
vesperruĝo. Vespera krepusko.