PIV 2020 · 16516
★verd/a
★verd/a
1 Samkolora, kiel juna herbo aŭ folio: tablo kun verda tapiŝo (por ludo aŭ diskutado); porko el kupro, kiu pro maljuneco aspektas tute mallume verda Z; verda lacerto Z; la knabo dormis sur la verda musko; la verdaj folietoj de aliĝo Z; li estis verda de ĵaluzo. ☞ smeralda.
2 Kovrita de herbo aŭ folioj: apud la verda remparo, kiu ĉirkaŭas Kopenhagon Z; la verdaj kampoj, arbaroj; la verda sezono (printempo); en serene verda somera tago Z; la verda Erino.
3 Ankoraŭ juna, ne sekiĝinta: verdaj legomoj; manĝi verdajn pizojn; bastono el verda ligno; (f) ankoraŭ verda maljunulo.
4 Ne matura: verda greno; la akra gusto de la verdaj pomoj; (analoge) verda kafo (ankoraŭ ne rostita).
5 Simbolanta ion favoran: la verdaj trafiklumoj (permesantaj trairadon); la verda lumo de ŝipo, aviadilo (montranta la dekstran flankon); ☞ tribordo.
6 Rilata al la E.-movado: la verda standardo Z; la Verda Stelo Z, «El unu verda vivo» A.
Verda. Nomepiteto de la plej U kabo de Afriko (17°30′U, 14°45′N): Verdakaba insularo (okcidente de Senegalo). ☞ Kabo-Verda.
verdo. La verda koloro: la verdo rapide velkas B; la verdo estas la koloro de la espero Z; la mildaj verdoj de Veronezo.
verdi (ntr) Impresi per sia verda koloro: verdas la naturo; sur kampoj verdis lino k tritiko B.
verdaĵo
1 Objekto verda.
2 Vegetaĵoj: sub la palmoj kreskis abundo da verdaĵo Z.
verdeco. Eco de io verda: la arbaro havis freŝan verdecon.
verdejo. Verda loko: ili opiniis, ke nun ili ripozas en la plej vera verdejo de la arbaro Z; aranĝi verdejojn inter la domturoj de urbego.
verdeta. Dube, proks. verda: verdeta marĉa akvo; (f) neinteligenta, verdeta virino Z.
verdigi. Fari ion verda: Mi verdigas arbon velkintan X.
verdiĝi. Iĝi verda: jam la kampoj verdiĝas.
botelverda. Havanta la malhelan koloron de botela vitro.
celadonverdo. Hela, kvazaŭ velka verda koloro (kiel la rubandoj de Celadono).
ĉiamverda. Havanta ne deciduajn foliojn: ĉiamverda bukso.