PIV 2020 · 3592
ekolog/o
ekolog/o. Specialisto pri ekologio.
ekologi9o. Scienco pri la rilatoj de la vivuloj inter si k kun sia medio. ☞ poluado, naturprotektado, ekosistemo.
ekologia. Rilata al ekologio: ekologia infrastrukturo konsistas el naturterenoj k kunligaj koridoroj en la pejzaĝo.
ekologiismo ☼ Doktrino, kiu deiras de iuj vidpunktoj pri la dezirindaj rilatoj inter la homo k la socio unuflanke, k naturo k medio aliflanke: diversaj t.n. verdaj movadoj sin nomas ekologiismaj.
paleoekologo 💀 ☼ Specialisto pri paleoekologio.
paleoekologio. Ekologio de la biosfero en la pasinteco, ekde la apero de la vivo sur Tero.
radioekologio ☼ Scienco pri la efikoj de la jonigaj radiadoj al la ekosistemoj, i.a. pri la radioaktiva poluado.