PIV 2026 · Artikolo 17102

ekologio

Litero E

Derivaĵoj en la artikolo 5
  1. ekologia
  2. ekologiism/a
  3. ekologiism/o
  4. ekologiist/o
  5. radi1/oekologio
ekologio EKOL
1 scienco pri ekologio 2.
2 rilatoj de vivuloj inter si kaj kun sia medio: la urbego suferas pro malbona ekologio MKv ni diskutis pri la ekologio en la gastlando de la kongreso OE
3 klopodoj eviti, ke la homa aktivado endanĝerigu la naturmedion: la idealoj de socialisma memmastrumado, de ekologio, de humanismo estis senditaj en la forgesejon de pasintaj utopioj MD
4 (figurasence) medio, en kiu iaj aferoj interrilatas en maniero analoga al ekologio 2: la ekologio de lingvo estas, unuavice, ekologio de kulturo, ekologio de homanimo Ko
➞ eko-, ekoimposto, ekologo, ekoprodukto, ekoturismo, ekosistemo, naturprotektado, paleoekologio, poluado.
ekologia rilata al ekologio: ekologia infrastrukturo konsistas el naturterenoj kaj kunligaj koridoroj en la pejzaĝo
ekologiisma rilata al ekologiismo: diversaj t.n. verdaj movadoj sin nomas ekologiismaj
ekologiismo doktrino, kiu deiras de iuj vidpunktoj pri la dezirindaj rilatoj inter homoj kaj socio unuflanke, kaj naturo kaj medio aliflanke.
ekologiisto adepto de ekologiismo. Sin. naturprotektanto. ➞ ekologo, verdulo.
radi1oekologio scienco pri la efikoj de jonigaj radiadoj al ekosistemoj, i.a. pri radioaktiva poluado.