PIV 2026 · Artikolo 12785
★produkti
Derivaĵoj en la artikolo 29
- produkto
- produktad/o
- produktaĵ/o
- produktant/o
- du/a/vic/a produktant/o
- unu/a/vic/a produktant/o
- produktej/o
- produktem/a
- produktiĝ/i
- produktil/o
- produktist/o
- produktiv/a
- ekoprodukto
- kromprodukto
- kunproduktad/o
- reprodukta
- reprodukti
- reprodukto
- reproduktad/o
- reproduktant/o
- reproduktiĝ/i
- reproduktiĝ/o
- subproduktad/o
- superproduktad/o
- terproduktaĵ/o
- varm/oprodukta
- varm/oproduktad/o
- vinoprodukti
- vinoproduktad/o
★ produkti tr
1 estigi vivaĵojn aŭ senvivaĵojn per natura evoluipovo: la ŝafinoj produktas ĝenerale nur unu ŝafidon tiuj arboj produktas pomojn
(analoge) Ameriko produktas multe da greno B tiu lando produktas oron regiono, kiu produktas nenion krom dornoj kaj veproj
➞ doni 1, naski 1, kreskigi.2 fari el krudaj materialoj substancojn aŭ objektojn utilajn por la homoj: la fabriko produktas bonan tolon B tiu regiono produktas la duonon de la aluminio uzata en la mondo (figurasence) batado de lakto produktas buteron oni ne miru pri la sekvoj de siaj faroj MT
produkto
1 ago produkti kaj ties rezulto, precipe produktita substanco aŭ objekto: vivi el la produktoj de sia bieno ĉiuj produktoj de la homa spirito fariĝus akireblaj por ĉiu el ni Z literaturaj produktoj Z (figurasence) ni ĉiuj estas la produkto de Via mano MT se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro Z ➞ produktaĵo; frukto, varo 2.
2 la tuto de la produktaĵoj: laŭ sia nacia produkto Slovenio jam superas Grekion kaj Portugalion ZTi ➞ malneta 3.
produktado ago produkti: protekti la internan produktadon per starigo de kontingentoj protekti la internan produktadon per starigo de doganimpostoj produktado de konsumeblaj aĵoj EKOL produktado de biomaso
produktaĵo produktita substanco aŭ objekto: la loka merkato malfermiĝos al produktaĵoj de eksterlandaj firmaoj EGv eksportistoj de agrikulturaj produktaĵoj tamen luktas kontraŭ duobla problemo de kurzo-pliiĝo DRo ➞ terproduktaĵo.
produktanto
1 iu, kiu produktas ion: la plej granda produktanto de ventelektro en Aŭstrio EGv ➞ produktisto.
2 EKOL vivulo, kiu produktas de biomaso.
unuavica produktanto EKOL aŭtotrofa vivulo, kiu per fotosintezo aŭ ĥemisintezo produktas organikaĵojn: verdaj plantoj estas unuavicaj produktantoj ➞ konsumanto, malkomponanto.
produktejo loko, kie oni produktas industrie.
produktema multe produktanta: produktema grundo produktema imago produktema fantazio ➞ fekunda, produktiva.
produktiĝi iĝi produktita: BOTA sporoj produktiĝas en aŭ sur sporujo
produktilo io necesa por produktado, ekz. grundo, iloj, maŝinoj, uzinoj k.c. Sin. produktorimedo.
produktisto iu, kiu produktas aŭ partoprenas en la produktado de aĵoj aŭ servoj: «senpere de la produktisto al la konsumanto» estas ekonomia idealo ➞ produktanto; komercisto, peristo.
produktiva ➞ produktiv·a.
ekoprodukto EKOL produkto konceptita kaj fabrikata laŭ ekologiaj principoj por ne malutili al la medio.
kromprodukto neĉefa produkto ricevata akcesore dum la produktado de ia alia substanco aŭ varo, aŭ kiel restaĵo de ekstraktado: gudro estas kromprodukto de la distilado de karbo
kunproduktado produktado de objekto (ekz. filmo) fare de memstaraj entreprenoj: kunproduktado franca-itala
reprodukta rilata al reprodukt(ad)o: reprodukta bildo ricevita per kliŝo reprodukta organo
reprodukti
1 AGRI estigi novajn individuojn de bestoj per jam ekzistantaj (gepatraj) individuoj: reprodukti ĉevalojn iujn bestojn estas malfacile reprodukti en la kondiĉoj de kaptiteco
2 BOTA produkti novajn plantojn, aŭ per semoj aŭ nesekse: reprodukti rozujon per branĉplanto ➞ multigi.
3 produkti objekton similan al alia: reprodukti pentraĵon per gravurado reprodukti pentraĵon per fotografado reprodukti grafikaĵon reprodukti en sia revuo interesan artikolon la pentristo reproduktas la naturon ➞ imiti, kopii, prezenti.
1 Pro la iom aparta signifo de reprodukti, la ripetado de la ago produkti esprimiĝas per adverboj: denove produkti ree produkti
reprodukto, reproduktado ago reprodukti: la reproduktado de ornamplantoj fota reproduktado de la ĉefverkoj el la muzeoj
reproduktanto AGRI vira aŭ ina besto, kiun oni bredas por la reproduktado.
reproduktiĝi ZOOL BOTA fari idojn, aŭ sekse aŭ nesekse: fungo reproduktiĝas per sporoj la plej multaj florplantoj reproduktiĝas per semoj mikroboj rapide reproduktiĝas VLe
reproduktiĝo ago reproduktiĝi: diversaj rekombinoj de genvariantoj dum reproduktiĝo JLi
subproduktado produktado malsupera al la kapablo de konsumantoj aĉeti la produktitan varon.
superproduktado produktado supera al la kapablo de konsumantoj aĉeti la produktitan varon.
terproduktaĵo produkto de kulturata tero kontraste al la fruktoj de arboj: dum multaj jaroj, argentinanoj estis grandaj, riĉaj produktantoj de viando, tritiko kaj aliaj terproduktaĵoj RSa
varmoproduktado BIOL ĉe besto, precipe homeoterma vivulo produktado de varmo, precipe per oksidado de organikaj molekuloj. Sin. termogenezo.
vinoprodukti fari vinon el vinberoj: vinproduktantaj landoj BEn
vinoproduktadovinfarado.