PIV · 10699
★mult/a
★mult/a. Adj., montranta:
1 (singulare) grandan nedifinitan kvanton el tuto, kies partojn oni ne povas aŭ ne bezonas esprimi per precizaj nombroj: la tro multa parolado lacigas lin Z; de elekto tro multa plej malbona rezulto Z; per tro multa varto malboniĝas la farto Z; de tro multa scio krevas la kranio Z; li montris multan paciencon. ☞ kelka.
2 (plurale) grandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj kontraste kun pli malgranda kvanto: el ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj Z; multaj kompatantoj, sed neniu helpanto Z; el multaj milonoj fariĝas milionoj Z. ☞ kelkaj, pluraj.
3 (kun elipso de la subst.) grandan nombron da homoj: multaj serĉas favoron de reganto X; multaj svatiĝas, feliĉulo edziĝas Z; multajn ŝi vundis k faligis X.
multe. Adv.
I - uzata:
1 por montri, ke la ago relative longe daŭras, aŭ relative ofte ripetiĝas: la malfeliĉa infano, multe kurinte […] baldaŭ mortis Z; ne multe dormi Z; kiu multe parolas, ne multe faras Z; homon fidelan oni multe benas X; li multfoje tralegis la leteron k ankoraŭ pli multe parolis pri ĝi Z; azenon komunan oni batas plej multe Z; kiaj okuloj plaĉas plej multe? Z;
2 por montri, ke la ago koncernas grandan kvanton, aŭ estas relative intensa: kiu multe profitas, ankaŭ perdon ne evitas Z; kio multe kostas, multe valoras Z; rado malbona knaras plej multe Z; pli bone malmulte gajni, ol multe perdi Z; vundo sekreta doloras plej multe Z;
3 por akcenti komparon, aŭ najbarajn ideojn: akiro de saĝeco estas multe pli bona, ol oro X; la latunaj butonoj brilis multe pli forte, ol ordinare Z; sed virino de maro ne havas larmojn, k tiel ŝi suferas multe pli multe Z; ĝi flugis multe antaŭ ĉiuj aliaj Z.
II - Uzata subst-e., kun la signifo «amaso, granda kvanto, granda nombro»: en lia parolado estis multe, pri kio li ne povis […] Z; multe en kapo, sed nenio en poŝo Z; kiu tro multe deziras, nenion akiras Z; inter pokalo k lipoj povas multe okazi Z; multe da mono Z, da manĝaĵo Z, da vino; multe da profito Z, da saĝo X; venko venas per multe da konsiliĝo X; multe da amikoj Z, da perloj Z, da trezoroj X; multe da vinoj Z (malsamspecaj); post fino de l’ batalo estas multe da kuraĝuloj Z; estis akceptitaj jam multe da tre gravaj gastoj Z; inter la multe da hundoj la leporo pereas Z. Rim.1 Z. volis enkonduki diferencon inter multaj homoj (diversaj homoj, ĉiu aparte) k multe da homoj (ĉiuj kune); tiu nuanco estas observata nur ĉe la formo multe da, kiu ĉiam esprimas kunecon. Rim.2 Pro sintaksaj kialoj estas preferinde uzi multa(j, n) aŭ multo(n) da (Vd ĉi-sube), ol multe da.
III - Pref-e uzata, kun la samaj sencoj: multepacienca Dio X; multehara kranio Z, multehoma strato Z; multekosta ŝtono Z; multepinta monto Z; multevaloraj fruktoj Z; multevizitata urbo Z. Rim. 3 -e povas esti neuzata, precipe kiam la posta morfemo komenciĝas per vokalo: multangula Z, multetaĝa, multinsula, multombra ktp.
★multo. Amaso, granda kvanto aŭ nombro: pri tio oni malpli parolis, ol pri lia multo da mono Z; la disbranĉiĝojn oni en la somero ne povis vidi pro la multo da folioj Z; abelujo, en kiu moviĝis, bolis multo da homaj ekzistaĵoj Z; mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵoj Z; kia grandega multo da provoj estis farita en tiu ĉi direkto! Z; tio ĉi englutas ja neproduktive grandegan multon da laboroj k mono Z; multo mankas, por ke vi sukcesus.
multega. Prezentanta treege grandan kvanton aŭ nombron: multegaj estas ŝiaj mortigitoj Z; multege pli granda Z.
★multego. Tre granda kvanto: multego da diamantoj Z, da kreditoroj Z.
multigi. Fari, ke io estu multa, ke aferoj estu multaj: multigi planton per stiko; multigi la eksperimentojn, la provojn; la timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn X (de vivo). ☞ reprodukti 2.
multiĝi. Iĝi multa aŭ multaj: vi kreskos k multiĝos en la lando Z; kiam altiĝas malvirtuloj, tiam multiĝas krimoj Z; kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas Z, la multiĝado de la kunikloj, de la ĝermoj.
multobla. Prezentanta plurajn manierojn de efiko, agado ks: saĝo, kiu havas multoblan forton X; la multoblaj efikoj de la elektro; la multoblaj funkcioj de poŝtisto; leĝo de la multoblaj rilatumoj.
multobligi
1 Multigi: estis la tempo, kiam la granda urbo multobligas en si la aperojn de civilizacio Z; pli speciale: reprodukti (dokumenton) per tiucela aparato.
2 = multipliki.
multobligilo. Aparato, kiu, per unu el la diversaj procedoj, servas por multobligi tekstojn k/aŭ bildojn. ☞ hektografo, ciklostilaparato, kserografio, fotokopiilo.
multope. En grandnombra amaso: rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj Z.
multopo ☐ Spektra linio, konsistanta el pluraj komponantoj.
★malmulta. Adj., montranta:
1 (singulare) malgrandan nedifinitan kvanton el nenombrebla afero: li ĉiam montris al mi malmultan simpation; plej malmultan scion li elmontris;
2 (plurale) malgrandan nedifinitan kvanton da nombreblaj aferoj: liaj tagoj estu malmultaj! X; la paĝoj estas pli malmultaj ol cent; ili estas tre malmultaj k malfortaj X.
3 (kun elipso de la subst.) malgrandan nombron da homoj: multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj N; mallarĝa estas la pordo […] k malmultaj ĝin trovas N; malmultaj el ili opinias […].
malmulte. Adv.
I - uzata, por montri:
1 ke la ago daŭras relative mallonge aŭ estas ne ofte ripetata: li malmulte parolas; kiu multe babilas, pensas malmulte Z; nur malmulte dormi ĉiun nokton;
2 ke la ago koncernas malgrandan kvanton, aŭ estas relative malintensa: kiu kaptas tro vaste, konservas malmulte Z; kio kostas, malmulte, kostas plej kare Z; tio malmulte doloras.
malmulto. Malgranda kvanto aŭ nombro da aferoj: pli facile estas multon elspezi, ol malmulton enspezi Z; pli bone estas malmulto, sed kun justeco, ol granda profito, sed maljusta X; por la Eternulo ne estas malfacile helpi per multo aŭ per malmulto X; se ĉiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo rapide vastiĝos Z.
malmultigi. Fari, ke estu nur malmulto da: malmultigi la gardostarantojn, la burokrataĵojn.
malmultiĝi. Iĝi malmulta(j): prenu edzinojn […] ; multiĝu tie k ne malmultiĝu! X.
malplimulto
1 La pli malgranda parto aŭ kvanto, kompare kun la pli granda: la malplimulto devas klini sin antaŭ la decido.
plejmulto. La plej granda parto (kiam oni ne havas intencon esprimi ian komparon kun la cetera parto): al la plejmulto restas nenio alia por fari Z; ses, kiuj en la okuloj de la plejmulto aperas kiel […] Z; koncerne la poezian arton la plejmulto da homoj komprenas tiom same multe, kiel malnova inkujo Z.
plejmalmulto. Ekstreme malgranda grado, aŭ kvanto: vi estas jam tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plejmalmulton! Z.
plimulto
1 La pli granda parto aŭ kvanto, kompare kun la malpli granda: en la plimulto da okazoj Z; la plimulto da ili estis forlogitaj Z; la granda plimulto de la personoj, kiuj batalas por E. Z; por la plimulto de la nuntempaj lingvoj la Biblio estas la ĉefa bazo Z; la grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam Z; tiu homfratiga ideo, kiun la plimulto el vi havas en sia koro Z.
2 Σ La partio aŭ opinio, kiun apogas la pli granda nombro da voĉoj: frakase grandega plimulto Z; la absoluta plimulto devas superi la duonon de la voĉoj B; se la plimulto eĉ decidos, ke […] Z. Sin. majoritato.
plimultigi. Fari pli multa ion, kio estas jam multa: saĝulo aŭdu k plimultigu sian scion X.
tromultiĝo. Tro rapida aŭ ampleksa reproduktiĝo: la tromultiĝo de la kunikloj en Aŭstralio iĝis vera plago.
homomulto X. Homamaso.