← Reen al I

PIV · 6700

★iom

iom. Morfemo, montranta
nedifinitan, sed plej ofte malgrandan kvanton aŭ nombron: donu al mi iom da teo, iom da pano; preni iom el la sango Z; mi volus havi iom de tiu kuko, iom el via riĉeco; iom da tempo; en ĉiu malbono estas iom da bono Z.  ero, floko, grajno, guto, ombro.
nedifinitan, sed plej ofte malaltan, gradon aŭ mezuron: post du horoj la forno estis nur iom varmeta Z; iom malfrue mi ankaŭ aŭdis, k mi iom kredas Z; per helpo de vortaro mi komprenis iom vian leteron Z; iom post iom Z (laŭ nepercepteblaj gradoj); kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo Z ( guto, paŝo).
ioma. Estanta en ia (malgranda) kvanto.
iomo. Nedifinita, ĝenerale malgranda, kvanto.
iomete. Nur malmulte: mi parolas iomete la anglan; restas nur iomete da vino; atendu ankoraŭ iomete.
iometo. Tre malgranda kvanto: nur iometon ni aŭdis pri li X; via iometo da kuraĝo Z. atomo, grajno, guto, ombro.
iompostioma, iom-post-ioma. Okazanta iom post iom: la iom-post-ioma unuiĝo de la homaro Z. grada, progresiva.